|
|
|
Zamenhof en Veisiejai
Pri restado de Ludoviko Zamenhof en Veisiejai
"Litova Stelo" jam skribis antaŭ kvar jaroj (1994, n-ro 4). Multaj spertaj
esperantistoj scias biografion de L.Zamenhof ankaŭ la fakton pri lia loĝado en
Veisiejai. Tamen por multaj novaj samideanoj tio povas esti novaĵo. Nun denove
estas okazo tuŝi ĉi tiun temon, ĉar ĉi-somere en Veisiejai kolektiĝos
esperantistoj al sia BET-34. Indas ankaŭ mencii, ke en 1964 ĉi tie jam okazis la
6-a BET, en kiu partoprenis 153 samideanoj el 54 urboj de tiama
Sovetunio. Ludoviko, studinte medicinon en Moskva universitato, en 1881
revenis al Varsovio kaj tie li finis Varsovian universitaton kaj ricevis
diplomon de kuracisto. Tiutempe fratino Fania, kiu loĝis en Veisiejai kaj estis
edzino de loka apotekisto Aleksandro Pilkover, petis urĝan helpon de sia frato,
ĉar ŝia edzo grave malsaniĝis pro ia cerba malsano. Do en februaro 1885 Ludoviko
veturis al Veisiejai. Ĉar en tiu urbeto ne estis kuracisto, L. Zamenhof decidis
ĉi tie komenci kuracistan praktikon. Nun necesas citi L.Zamenhofon
mem: "Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, mi konvinkiĝis, ke mi por
la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro impresiĝema kaj la
suferoj de la malsanuloj (precipe de mortantoj) tro multe min turmentis. Tiam mi
revenis Varsovion kaj decidis elekti por mi specialecon pli trankvilan, nome la
malsanojn de okuloj. Mi laboris en la daŭro de 6 monatoj en la okulista apartaĵo
de unu Varsovia malsanulejo, poste mi lernis kelkan tempon en la klinikoj de
Vieno (Aŭstrujo) kaj en fino de 1886 mi komencis okulistan praktikadon en
Varsovio. Tiam ni konatiĝis kun mia nuna edzino, Klara Zilbernik el Kovno (ŝi
tiam gastis ĉe sia fratino loĝanta en Varsovio). La 9-an de aŭgusto 1887 mi
edziĝiĝis."1
El tio
sekvas, ke L.Zamenhof loĝis en Veisiejai nur en februaro-majo 1885. Post
duonjara laboro en Varsovia hospitalo kaj post perfektiĝo en Vieno, en fino de
1886 li denove ekloĝis en Varsovio sur strato Muranowska 402 kaj malfermis
akceptejon de okulisto3. 30an de marto 1887
Ludoviko fianciĝis kun Klara. Kompreneble, en 1887 L.Zamenhof devis viziti (eble
ne unu fojon) sian estontan bopatrinon en Kaunas; de tie li povis veni ankaŭ al
la fratino en Veisiejai, sed ni rajtus supozi nur kelktagajn vizitojn, ne
konstantan loĝadon. Ni ne forgesu, ke en la jaro 1887 L.Zamenhof estis tre
okupita: li serĉis eldoniston, sed ne trovinte devis eldoni la Unuan Libron per
propra mono (feliĉe por tio li povis uzi duonon de la doto, ricevita de la
bopatro). La 6an de aprilo la manuskripto de La Unua Libro estis transdonita al
cenzuristo, kiu 6an de junio donis permeson presi. Ekzistas ankaŭ opinio, ke
La Unuan Libron de Esperanto L.Zamenhof finpreparis loĝante en Veisiejai. Kaj
tio similas al vero. Ni rememoru historion de kreado de la internacia lingvo. La
unuan varianton de tiu lingvo L.Zamenhof kreis en 1878, estante ankoraŭ
gimnaziano. Kiam en 1879 li estis forveturonta al Moskvo por studi medicinon, la
patro ekpostulis, ke la filo plene fordonu sin al studado kaj ĝis fino de studoj
ne okupiĝu pri sia eltrovaĵo. Ludoviko rpomesis, transdonis al la patro ĉiujn
manuskriptojn; tiu pakis ilin, ŝlosis en ŝranko kaj promesis zorge gardi
ĉion. Unufoje dum libertempo Ludoviko sin turnis al la patrino, ke ŝi petu ĉe
la patro permeson iomete rerigardi la transdonitajn kajerojn. Kaj la patrino kun
larmoj konfesis, ke la patro forbruligis la pakaĵon. Ludoviko tuj iris al la
ĉambro de la patro. Ni ne scias, pri kio ili parolis, sed ŝajnas, ke perfido de
la patro detruis lian aŭtoritaton, kaj Ludoviko eksentis sin libera de la donita
promeso. Rekrei la lingvon ne estis malfacile, ĉar ĝi vivis en la kapo de
Ludoviko. Tamen li estis limigita pro manko de libera tempo. Kiam ricevinte
diplomon de kuracisto L.Zamenhof ekloĝis en Veisiejai, li havis multe da libera
tempo, ĉar lia klientaro en malgranda urbeto ne estis abunda. "Dumtempe li
tre multe laboradis reverkante neniigitan de la patro manuskripton de "La lingvo
internacia". Laŭ la atesto de la estinta dommastrino de la Dr.Zamenhof li
konsumadis dumsemajne po tri funtoj da vakskandeloj. Multajn noktojn li
pasigadis kurbiĝinta ĉe sia skribtablo" ??tio estas citaĵo el artikolo
de A.Poška el
"Litova Stelo" 1937 n-ro 4. Tamen necesas korekti la aŭtoron ??tio povis okazi
ne en la jaro 1886 nek 1887, sed nur en la jaro 1885! Bedaŭrinde tiun eraron
ripetas litovaj enciklopedioj4, 5, 6, ke L.Zamenhof
loĝis en Veisiejai en 1886-1887. Tiu eraro lavange disvatiĝas (ja tion asertas
enciklopedioj!) kaj estas fiksita eĉ sur memorŝtono. Malfacile estas batali
kontraŭ simila eraro, kiun ripetas tiaj aŭtoritataj fontoj. Ni devas pli bone
scii biografion de L.Zamenhof.
Verkis Petras
ČELIAUSKAS La artikolo
aperis en la marta-aprila numero 1998 de "Litova
Stelo"
La uzitaj fontoj
1. Letero de L.Zamenhof al franca esperantisto
Michau sendita en 1905; Enciklopedio de Esperanto, 2a eldono, Budapest 1979,
pĝ.579.
2. M.Boulton: Zamenhof; La Laguna 1962, pĝ. 48.
3. E.Privat: Vivo de Zamenhof, 4a eldono, Rickmansworth 1957, pĝ. 49.
4. Lietuvių enciklopedija, 23a vol., Boston 1965, pĝ. 279.
5. Tarybų Lietuvos enciklopedija, 1a vol., Vilnius 1985, pĝ. 519.
6. Mažoji Lietuviškoji tarybinė enciklopedija, 1a vol., Vilnius 1966, pĝ.
484.
|