Kongresurbo Vilnius
 Litova E-Asocio
 LKK  [retforumo]
 Aktuale  |  Libere
 Aliĝilo
 Unua Bulteno
 Dua Bulteno
 Kongresa Regularo
 Infana Kongreseto
 ILEI-Konferenco
 Blindula Kongreso
 Utilaj informoj
 Litovio  |  Vilno
 Utilaj ligoj
 Konverti al unikodo

Utilaj informoj pri Litovio kaj Vilno

LOĜANTARO: En la lando loĝas ĉirkaŭ 3 500 000 homoj, en Vilno - 542 000. Litovoj konsistigas 83,5%, poloj 6,7%, rusoj 6,3%. Litovio okupas areon de 65 300 kv. km., en kvadrata kilometro loĝas 53,4 homoj. Du trionoj de loĝantoj estas urbanoj, unu triono - vilaĝanoj. Averaĝa vivodaŭro de viroj estas 65, de virinoj - 77 jaroj. Virinoj konsistigas 53,2%, kaj viroj - 46,8%.

KLIMATO: Klimato estas inter la kontinenta kaj mara. En julio la meza temperaturo de aero estas +17 gradoj laŭ Celsio, humido 78%. Iam pluvas. Altklasaj hoteloj, restoracioj kaj vendejoj estas bone klimatizitaj.

LINGVOJ: Litova lingvo estas la sola ŝtata lingvo. Ĝi estas la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo, uzanta adaptitan latinan alfabeton el 32 literoj. En Vilno vi facile interkomunikiĝos ruse, iam eĉ pole. Kun junaj homoj vi povos interparoli angle.

MONO: Lido (Lt aŭ LTL) estas la sola legala mono. 1 lido egalas al 100 cendoj.
1, 2, 5 lidoj estas moneroj, 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 lidoj estas monbiletoj.
Estas ebleco ŝanĝi vian valuton (eŭrojn, dolarojn kaj t.p.) en bankoj kaj bankomatoj. Kurzo ĉie varias, sed ne tre. Kurzo de eŭro ĉiam estas konstanta: 1 eŭro = 3,45 Lt; kurzo de Usona dolaro ofte ŝanĝiĝas: 1 USD = ĉ. 2,70 Lt
Multaj hoteloj, restoracioj, vendejoj akceptas kreditkartojn (VISA, Eurocard, American Express).

LOKA TEMPO: Litovio estas en centra Eŭropa tempozono: UTC + 2 horoj (somere +3 horoj).

TRINKAKVO: Bonkvalita akvo kompare kun trinkakvo en aliaj landoj de EU. Vi povas aĉeti gasakvon aŭ mineralan akvon en vendejoj, sed tio ne estas nepra. Vendejoj laboras proksimume de la 8a horo matene ĝis la 22a horo.

ELEKTRO: La elektra tensio estas 220-volta. La kontaktiloj estas dupolusaj.

TRANSPORTO: La ĉefa publika transporto en multaj urboj estas busoj, treolebusoj, minibusoj kaj taksioj.
Bus/trolebus-biletoj por unu veturo kostas 80 cendojn, ili estas vendataj en gazetaj kioskoj. Se vi aĉetos bileton en buso/trolebuso, vi devos pagi 1 lidon. Eblas aĉeti specialajn biletojn por unu, tri aŭ dek tagoj. Estas ebleco lui aŭtomobilon.

MEDIKAMENTOJ: Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina.

SANSERVOJ: Eksterlandanoj havu konfirmilon pri sanasekuro. Por eniri Litovion ne estas necesa vakcinado. LKK kaj UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.

GRAVAJ TELEFON-NUMEROJ: Polico, fajrobrigado kaj urĝa medicina helpo 112, informoj pri enlandaj telefon-numeroj 118 (en Vilno).

TELEFONADO: El eksterlando al Vilno: +370-5-(7-cifera numero). El aliaj litovaj urboj al Vilno: 8-5-(7-cifera numero). Por voki eksterlandon el Litovio vi devas scii kodon de lando.
Eblas telefoni el ĉiuj telefonbudoj rekte al eksterlando. La telefonbudoj uzas telefonkartojn aĉeteblajn en poŝtoficejoj kaj diversaj butikoj, gazetaj kioskoj.

SEKURECO: Vilno estas ĝenerale tute sekura urbo, tamen estu atentemaj pri dokumentoj, mono, poŝtelefonoj k.s.

MEMORAĴOJ: La plej bonaj memoraĵoj el Litovio estos faritaĵoj el sukceno, teksaĵoj el lino, diversaj argilaĵoj kaj lignaj eltranĉaĵoj.

Unua UK en 1905 Kongresejo en 2005 1905-2005
(C) LOKA KONGRESA KOMITATO de la 90a UK; retpoŝto: litova.ea@mail.lt
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio; tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616;
La retejon prizorgas CHOE Taesok: ds@chojus.com