Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-49
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo


Koncizaj faktoj pri nuntempa Litovio                                                      | pri Vilnius

Verkis Petras Čeliauskas

Geografiaj koordinatoj: norde 56027' da norda latitudo, sude 53054' da norda latitudo; okcidente 20056' da orienta longitudo, oriente 26051' da orienta longitudo. Distanco inter la plej norda kaj la plej suda punktoj 280 km, inter la plej okcidenta kaj la plej orienta - 372 km.

Areo de la ŝtato: 65 200 kvadrataj kilometroj. En Eŭropo estas 15 malpli grandaj ŝtatoj: Albanio, Belgio, Bosnio-Hercegovino, Danio, Estonio, Kroatio, Latvio, Luksemburgio, Makedonio, Malto, Moldavio, Nederlando, Slovakio, Slovenio, Svislando.

Landlimoj: norde kun Latvio 588 km, oriente kaj sude kun Belorusio 660 km, sude kun Pollando 103 km, sudokcidente kun Rusio 273 km, okcidente 90 km da Baltmara bordo. Entute 1714 km.

Tereno: apudmara ebenaĵo, nur en orienta parto aperas montetoj; la plej alta monteto - Juozapinė (293,6 m super marnivelo); la plej longaj riveroj: Nemunas (937 km, en Litovio 475 km), Neris (510 km, en Litovio 234 km), Venta (346 km, en Litovio 161 km). Estas 2830 lagoj pli grandaj ol 0,5 ha; la plej grandaj lagoj: Drūkšiai (4479 ha, profundeco 33,3 m), Dysnai (2439 ha, 6 m), Dusia (2334 ha, 31,7 m). Arbaroj kovras 30,9 % da teritorio (por ĉiu loĝanto estas 0,57 ha da arbaro).

Klimato: Meza jara temperaturo + 6,10 laŭ Celsius. Plej malvarma monato estas januaro (- 4,90 C), plej varma - julio (+170 C). Rekorda registrita frosto - 430 C, rekorda varmego + 370 C. Averaĝa kvanto de precipitaĵo 680 mm jare. Pli multe da precipitaĵo falas en novembro - februaro.

Loĝantoj: 3 484 000 homoj (2001). Laŭ naciecoj litovoj konsistigas 83,5 %, rusoj - 6,3 %, poloj - 6,7 %, belorusoj - 1,2 %, aliaj - 2,1 %. Denseco de loĝantoj estas 53,5 homoj en kv. km. Malpli da loĝantoj havas 8 Eŭropaj ŝtatoj: Albanio, Bosnio-Hercegovino, Estonio, Islando, Latvio, Luksemburgio, Makedonio, Slovenio.

Vivodaŭro: Averaĝa ekspekto de vivodaŭro en 2000 estis 72,87 jaroj (por viroj 67,62 jaroj, por virinoj 77,93 jaroj).

Klereco: 98% da loĝantoj (15-jaraj kaj pli aĝaj) kapablas legi kaj skribi. En la lando funkcias 15 ŝtataj universitatoj kaj 7 kolegioj. El 10 miloj da loĝantoj estas 337 studentoj de universitatoj kaj kolegioj (en 2000). Ĉiujare superan klerecon akiras pli ol 10 000 homoj. En esploraj institutoj laboras 5333 sciencistoj (2000).

Religio: plimulto da loĝantaro estas rom-katolikoj. Estas ankaŭ grandaj komunumoj de ortodoksuloj kaj protestantoj.

Ĉefurbo de la ŝtato: Vilnius (Vilno) kun 542 300 loĝantoj. Aliaj grandaj urboj estas: Kaunas (Kaŭno, 378 900), Klaipėda (192 900), ?iauliai 133 800), Panevėžys (119 700).
Administra divido: 10 departementoj kaj 44 distriktoj.

Ŝtata ordo: demokratia respubliko. La valida konstitucio aprobita dum referendumo la 25an de oktobro 1992. Gvidanto de la ŝtato - prezidento, elektata rekte de civitanoj por 5 jaroj. Parlamento estas nomata Sejmo, ĝin konsistigas 141 membroj elektataj por 4 jaroj.

Ŝtata lingvo estas la litova.
Ŝtata flago - trikoloro flava-verda-ruĝa, aprobita en 1918.
Ŝtata blazono: kavaliro sur blanka rajdĉevalo en ruĝa fono, ekde 14a jarcento. La blazono nomiĝas "Vytis" (La defensiva rajdisto).
Ŝtata himno: "Nacia glorkanto" verkita de Vincas Kudirka, unuan fojon kantita en 1906.

Ŝtataj festotagoj:
   1a de januaro - La Nova jaro; tago de litova flago;
   16a de februaro - tago de refondo de Litova ŝtato (en 1918);
   11a de marto - tago de rekreo de sendependeco (en 1990);
   6a de julio - tago de la ŝtato; kronado de Mindaugas (en 1253).
Memortagoj, dum kiuj oni hisas la flagojn:
   13a de januaro - tago de defendantoj de libero (en 1991);
   14a de majo - tago de rezistado (sinbruligo de R.Kalanta, 1972);
   14a de junio - tago de funebro kaj espero (deportadoj en 1941);
   23a de junio - tago de Junia ribelo (en 1941);
   15a de julio - tago de Grunvalda batalo (en 1410);
   23a de aŭgusto - tago de nigra rubando (1939);
   25a de oktobro - tago de Konstitucio (1992).

Vojoj: fervojoj - 1900 km, publikaj tervojoj - 21 300 km, akvovojoj - 800 km.
Turismo: en la jaro 2000 Litovion vizitis 4 092 100 eksterlandanoj, funkciis 210 hoteloj kaj 17 moteloj.
Nacia valuto estas lido (litove litas), egala al 100 cendoj. Kodo de lido - LTL. Stabila kurzo de eŭro: 1 € = 3,45 LTL.
Tempo: Litovio apartenas al la dua hor-zono (Grenviĉa Meza Tempo + 2 horoj, aŭ Mez-Eŭropa Tempo + 1 horo).

(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: ds@esperanto.lt.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis