Universala Kongreso de Esperanto 2005
Kongresurbo Vilnius
 Litova E-Asocio
 LKK  [retforumo]
 Aktuale  |  Libere
 Aliĝilo
 Unua Bulteno
 Dua Bulteno
 Kongresa Kuriero
 Kongresa Regularo
 Kiel atingi hotelojn
 Infana Kongreseto
 ILEI-Konferenco
 Blindula Kongreso
 Utilaj informoj
 Litovio  |  Vilno
 Utilaj ligoj
 Konverti al unikodo


Aktuale pri la UK

   LEA 

   Integriĝi JES, Asimiliĝi NE
La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kaj la vicprezidanto, Lee Chong-Yeong, vizitis Litovujon de la 12a ĝis la 17a de majo por rendevui litovajn registarajn instancojn, por atentigi ilin pri signifo de UK 2005 en Vilnius kaj por peti iniciatan rolon de litova registaro por Esperanto enlande kaj en internaciaj organizaĵoj.

La unua rendevuo estis kun s-ro Antanas VALIONIS, ministro pri eksterlandaj aferoj.  Parolante pri aliĝo de Litovujo, malgranda lando, al Eŭropa Unio, kaj parolinte pri la lingva problemo de EU, li firme diris, ". . . en EU Litovujo pretas integriĝi, sed ne asimiliĝi", kaj favore konsideras Esperanton. La UEA-delegitaro tute konsentis lian determinon,  ĉar ĝi precize kongruas kun la etoso de la neŭtrala lingvo.
Ĉe la rendevuo kun s-ino Asta DIRMAITĖ, la ĝenerala sekretario de Litova Nacia Komisiono de UNESKO, ŝi promesis pozitive konsideri la proponon de UEA pri la rezolucio de UNESKO favore al Esperanto. Al s-ro Valentinas MILAKNIS, la ĝenerala direktoro de Litovia Nacia Radio kaj Televido, la UEA-delegitaro sugestis radio-elsendon en Esperanto tra interreto. Dum la rendevuo de prof. Benediktas JUODKA, rektoro de la Vilna Universitato,  li promesis konsideri  aldoni Esperanton  kiel unu el la elekteblaj kursoj. Li ankaŭ diris, ke estos bona ideo esplorstudi lingvistikan komparon inter litova lingvo kaj Esperanto. S-ro Algirdas MONKEVIČIUS, ministro pri edukado kaj scienco, montris intereson pri eksperimento pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, kiel sugestita de la UEA-delegitaro. Kun s-ro Artūras PAULAUSKAS, prezidanto de Litovia Parlamento, kaj tri vic-prezidantoj, la rolo de Litovujo kiel estonta membro de Eŭropa Parlamento pri la lingvaj problemoj en EU estis diskutita. S-ro Alvytis LUKOŠEVIČIUS, direktoro de Ŝtata Turisma Departemento akceptis la sugeston de UEA delegito, ke turisma broŝuro okaze de la 2005 UK en Vilnius estu eldonita en Esperanto. Urbestroj de Vilnius kaj Kaunas ankaŭ promesis simile. Kun s-ro Gediminas DALINKEVIČIUS, prezidanto de parlamenta komitato pri homaj rajtoj, lingvaj aspektoj de homaj rajtoj estis priparolita.

Dum la vizito okazis du gazetaraj konferencoj, unu ĉe la parlamento kaj unu inkluzive de BNS (Balta Novaĵo-Servo).
La tuta programo estis perfekte organizita de s-ro Povilas Jegorovas, prezidanto, kaj s-ino Irena Alijošiūtė, la sekretario de Litova Esperanto-Asocio, kaj aktive partoprenita de Litova parlamentano s-ro Stasys KRUŽINAUSKAS, tre bona esperantisto. Renkontiĝoj kun esperantistoj en Vilnius (ĉirkaŭ 50) kaj Kaunas (ĉirkaŭ 40) estis agrablaj.                                                        
                                                      
LEE Chong-Yeong, vic-prezidanto de UEA

Foto (2): CHOE Taesok
1. LEE Chong-yeong
2. Renkontiĝo kun esperantistoj de Vilnius



14
 Al Pekino - por lerni

LEA
2004/06/14 10831
13
 Litova stelo n-ro 2

LEA
2004/05/10 8376
12
 Financa subteno por la kongreso

LEA
2004/03/07 8289
11
 Poŝtmarkoj pri la UK

LEA
2004/01/31 8397
10
 Prelegoj tra Germanio kaj Francio

LEA
2004/01/27 8844
9
 Prelegoj pri Litovio en Finnlando

LEA
2004/01/27 7955
8
 Kunsido en la turisma departemento

LEA
2004/01/27 8008
7
 Informado en Japanio

LEA
2003/12/29 8007
6
 Vizito de Konstanta Kongresa Sekretario

LEA
2003/11/18 10207
5
 Informado en Izraelo

LEA
2003/11/18 9139
4
 UK iros al Pekino kaj Vilniuso

LEA
2003/11/17 9643
3
 Reeĥoj pri la vizito

LEA
2003/11/17 7643

 Integriĝi JES, Asimiliĝi NE

LEA
2003/11/17 7412
1
 Vizito de Osmo Buller en Litovio

LEA
2003/11/17 7229
[1][2][3][4][5][6][7] 8

Copyright 1999-2013 Zeroboard / skin by piatty

Unua UK en 1905 Kongresejo en 2005 1905-2005
Lithuanian Airlines proponas specialan prezon al la aliĝintoj de la 90-a UK por flugoj el ĉiuj urboj de kie ĝi flugas. Kontaktu oficejon de Lithuanian Airlines aŭ unu el ĝiaj oficialaj agentejoj (vd. http://www.lal.lt/) kaj informu pri via aliĝo al la UK.
(C) LOKA KONGRESA KOMITATO de la 90a UK; retpoŝto: litova.ea@mail.lt
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio; tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616;
La retejon prizorgas CHOE Taesok: ds@chojus.com