UEA kaj Litova Esperanto-Asocio organizante la 90-an UK en Vilnius en 2005 kunlaboras kun turisma agentejo "Delta Tours" pri kelkaj aferoj (antaŭkongreso, postkongreso, ekskursoj, rezervado de hoteloj k.s.). Laŭ propono de Litova Esperanto-Asocio gvidantino de fako en Vilnius pri organizado de kongresoj kaj konferencoj de tiu ĉi agentejo s-ino Vilma TAMASAUSKIENE aliĝis al la 89-a UK en Pekino kaj veturos tien por spekti, kiel funkcias kongreso, lerni pri specifaj trajtoj de UK kaj spertiĝi por bone organizi kongreson en Vilnius. Ŝi renkontiĝos en Pekino kun profesiuloj de analogaj instancoj en Ĉinio.
Povilas JEGOROVAS
|