Ceteraj esperantistoj opinias, ke registriĝo por la 90-a UK okazos en "Siemens Arena". Tamen tio estas erara. La ĉefa kongresejo, do ankaŭ la registrejo, estas Reval Hotel Lietuva en la avenuo Konstitucijos kaj ĉiuj devus veni tien. En "Siemens Arena" okazos la solena inaŭguro dimanĉe kaj kelkaj aliaj grandaj aranĝoj. Do, ne misvoju sabate!
Kiel atingi la ĉefan kongresejon?
Jen estas la klarigo:
Lithuanian
Airlines proponas specialan prezon al la aliĝintoj
de la 90-a UK por flugoj el ĉiuj urboj de kie ĝi flugas. Kontaktu
oficejon de Lithuanian Airlines aŭ unu el ĝiaj oficialaj
agentejoj (vd. http://www.lal.lt/)
kaj informu pri via aliĝo al la UK.
(C) LOKA KONGRESA KOMITATO de la 90a UK; retpoŝto: litova.ea@mail.lt
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio; tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616;
La retejon prizorgas CHOE Taesok: ds@chojus.com