Ŝtata entrepreno "Lietuvos pastas" ĵus aperigis tiel nomatan suveniran filatelan folion okaze de la 90-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto. Tio estas faldebla folio de bildkarta formato. Sur la frontpaĝo de la folio estas pentraĵo de Zilbernik-Domo en Kaunas, kie nun estas la sidejo de Litova Esperanto-Asocio, sur la dorsa interna paĝo estas trilingva (litova, Esperanto, angla) mallonga kelkfraza teksto pri la 90-a UK, sur alia interna paĝo estas gluitaj du kongresaj poshtmarkoj - unu sigelita per speciala kongresa poŝta stampo de la unua tago kaj alia nesigelita. Tiu ĉi filatelaĵo same kiel aliaj estos oficiale lanĉitaj la 23-an de Julio, 2005, t.e. la unuan tagon de la kongreso, kaj estos vendata en la provizora kongresa poŝtejo.
Povilas JEGOROVAS
|