Estimata,
Gratulojn por la 20jariĝo de AEH!
mi sendas vian mesaĝon ankaŭ al la faka listo,pro la respondo al via konsidero de la faka budo, kiu povus interesi ankaŭ aliajn fakajn asociojn.
Via intenco prezenti vian asocion en la Faka Forumo estas bonvena. Krome mi notas ke vi konsideris ankaŭ prezentaĵon en la faka budo (giĉeto) - kvankam vi decidis ne mendi apartan blokon tie, vi povos veni al la faka budo kiel gasto, ĉar ĝi restas la budo de ĉiuj aferoj rilataj al faka agado.
Vi povos tamen lasi materialon kaj iomete renkonti kongresanojn kaj persone informi pri la agado kaj celoj de via asocio.
Sincere salutas
Amri Wandel
----- Original Message -----
From: AEH-IKEH
To: amri@frodo.fiz.huji.ac.il
Cc: Hron Josef
Sent: Saturday, July 09, 2005 1:14 PM
Subject: Kelkaj vortoj pri AEH dum faka forumo.
Al s-ano Amri Wandel
Estimata samideano,
mi elkore salutas Vin en la nomo de Asocio de Esperantistaj Handikapuloj. Mi reagas je Via mesaĝo de la 4-a de julio - faka agado - (kvankam ni ne estas iaj „fakuloj pri handikapeco.) Ni cerbumis pri la ebleco deĵori en la giĉeto, sed ĝi signifus alporti multajn diversajn esperantaĵojn kaj propagajn afiŝojn, eble ankaŭ almenaŭ parton de niaj multaj kronikoj kaj fotoalbumoj el nia agado, ke la giĉeto estu alloga. Por tio ni momentale ne havas kondiĉojn, mi kunprenos nur kelkdekojn da freŝaj flugfolietoj pri nia asocio por disdoni al interesuloj dum faka forumo, kie mi kun Via permeso dirus mallonge (eble dum 5-8 minutoj) pri agado de nia asocio. Ĝia agado estas jam dudekjara, kvankam ni antaŭ jaro 1991 ne uzadis la nomon AEH.
Mi petas Vin, se estus ebleco, publikigi almenaŭ parton de nia flugfolieto en Kongresa kuriero.Ni kompreneble ne estas tiel riĉa asocio, ke ni povu pagi multajn eŭrojn por ebleco enmeti nian flugfolion en kongresajn dokumentojn. La flugfolieto estas almetaĵo de tiu ĉi letero.
Antaŭdankon kaj sinceran saluton de
Jarmila Rýznarová Pardubice-Ĉeĥio.
aeh-ikeh@volny.cz |