Teatro en la esperanta lingvo nepre bezonas maturiĝi. Ĉu profesiaj, ĉu amatoraj, la trupoj estas dankindaj pro sia ekzisto mem, sed en nia neperfekta mondo, ili bedaŭrinde ne jam kapablas arigi al si unanimecon de spektantoj.
Mi spektis la du teatraĵojn ofertitaj al ni de la UK en Vilno. Unua estas "Familia etoso", traduko de fama franca teatraĵo "Un air de famille". Dua estis "Kiel mortigi sian edzinon".
"Familia etoso" estas sufiĉe interesa verko. Per ĝi, oni iom post iom malkovras kiel kaj kial la vidmaniero kaj nekomprenemo de patrino povas komplete fuŝi la rilatojn en familio, kaj eĉ tiel malbone influi sur la gefilojn, ke tio malhelpas al ili fariĝi feliĉaj kaj liberaj plenkreskuloj. Bedaŭrinde, la geaktoroj ne sufiĉe laŭte parolis, pro kio multaj spektantoj forlasis la teatron antaŭ la fino. Male, la spektantoj de "Kiel mortigi sian edzinon" ŝajne restis, kaj bone ĝuis la "zorgorompilon, humuran refreŝigon" (laŭ la folieto kiun oni ricevis okaze de tiu-ĉi teatrvespero). Multe da ili eĉ ridegis.
La geaktoroj vere bonege rolis, laŭte parolis, oni ĉion bone komprenis. Do kial mi eliris jam antaŭ la fino de la unua horo? Ĉar, kvankam la program-folio avertis, ke "Vi ĝuu kaj forgesu pri ĉiu kritiko", mi tute ne povis elteni vidaĵon (kaj aŭdaĵon) tian, kia tiu-ĉi teatraĵo.
Se iu ajn teatraĵo montrus al ni Afrikanon aĉan, stultegan, aŭ Judon avaregan, oni prave protestus, ke tio estas neakceptebla racismo kaj diskriminacio. Sed kiam temas pri in-homo, edzino, oni nur opinias tion
tre amuze.
Fakte, mi povas kompreni karikaturon, kiam ĝi estas inteligenta kaj ekvilibrata. Male, la 45 unuaj minutoj de "Kiel mortigi sian edzino" estas nur aro de la plej prastultaĵoj pri inoj. Tio ne honorigas homarismon de la esperantistaro.
KN 1625 |