La Oratora Konkurso por gejunuloj estis relanĉita en la Universala Kongreso en Zagrebo en 2001. En la ĉi-jara konkurso en la UK en Vilno partoprenis tri gejunuloj.
La unuan premion gajnis laborantino de la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia, Wang Fang, kiu pritraktis la temon "Universalaj Kongresoj de Esperanto: por mi persone, kion ili signifas?"
Aleks Kadar el Francio serĉis en sia parolado respondon al la demando "Eŭropo: ĉu nova potenco, ĉu nova kolonio?" kaj ricevis la duan premion.
La tria premio estis aljuĝita al Natalja Parŝina el Rusio, kiu parolis pri la sama temo kiel la laŭreatino de la unua premio. |