Fine de 2009 en litova urbo Panevezys aperis 80-pagha libro kun titolo "Ridu kun ni I. Por etuloj kaj plenaghuloj". Ghi estas jam la 18-a libro en la tiel nomata serio "Panevezys-a biblioteko de Esperanto" , kiun eldonas Panevezys-a Esperanto-klubo. Kiel videblas el la titolo kaj antauparolo libro estas la unua parto de la kolekto de diversaj mallongaj humurajhoj kaj anekdotoj de diversaj nacioi kaj popoloj.Diversajn gajajn historiojn kolektis, kompilis kaj lingve kontrolis Palmira LUKOSEVICIENE. La libro estas presita en 200 ekz. Ghi estas akirebla en oficejoj de Litova Esperanto-Asocio en Kaunas kaj en Vilnius, en libroservo de UEA kaj en Esperanto-klubo de Panevezys.