Al la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Visaginas, Litovio venos multaj gravaj personecoj de la tutmonda Esperanto-movado. Ili esence kontribuos al la programo de BET-46, kiu pro ilia partopreno farighos tre altnivela, richa, interesa kaj utila. Mi menciu nur keljkajn tiaspecajn nomojn:
1.Aleksander KORJHENKOV - konata verkisto, jhurnalisto, redaktoro, zamenhofologo, eldonisto, Esperantisto de la Jaro 2009. Li faros kelkajn aktualajn prelegojn kaj prezentojn.
2.Halina GORECKA - jhurnalisto, redaktoro, eldonisto, movadano, gvidanto de Esperantista societo en Kaliningrado. Shi prelegos kaj partoprenos diversajn diskutojn.
3.Aleksandro MELNIKOV - interlingvisto, profesoro, verkisto, tre konata Esperanto-pedagogo, esperantologo.Li gvidos perfektigajn Esperanto-kursojn, faros kelkajn prelegojn pri Esperanto-instruado, Esperantista komunumo, siaj vojaghoj tra la mondo.
4.Stano MARCEK - redaktoro de la revuo de UEA "Esperanto", autoro de multaj Esperanto-lernolibroj, tre fama Esperanto-instruisto, eldonisto.Li gvidos Esperanto-kursojn per rekta metodo por komencantoj kaj progresintoj, gvidos metodikan kurson por kursgvidantoj, prelegos pri rekta metodo de Esperanto-instruado kaj praktike prezentos ghin, gvidos instruadon de kantoj. Krome, li prelegos pri kuracaj plantoj kaj pri aliaj temoj.
5.Mikaelo BRONSTEJN - elstara kantisto, tradukisto, verkisto, literaturisto, movada historiisto. Li koncertos, prelegos pri interesaj kulturaj, literaturaj, movadaj, historiaj kaj artaj temoj.
6.Alejandro COSSAVELLA - shatata kaj fama Esperanto-kantisto, autoro de kantoj, komponisto.Li koncertos dum BET-46 kaj aliel kontribuos al la kultura programo de la arangho.
Do, ne hezitu alighi al BET-46 kaj Vi havos eblecon ghui tiujn kaj multajn aliajn homojn dum la arangho.
Povilas JEGOROVAS
* LEA´Ô¿¡ ÀÇÇØ¼ °Ô½Ã¹° º¹»çµÇ¾ú½À´Ï´Ù (2010-02-19 20:22) |
|