Litova Esperanto-Asocio
Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-46
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo
Google
TUTMONDA KONGRESO DE ESPERANTISTOJ-ĴURNALISTOJ
26–30 majo 2008, Vilnius, Litovio

   LEA 

   Bulteno1_utf.doc (33.0 KB)   Download : 45

   Alighilo_utf.doc (24.5 KB)   Download : 41

   Unua Bulteno
Unua Bulteno
pri la tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj en Vilnius, Litovio
26–30. 05. 2008


Litova Ĵurnalista Asocio kaj Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni tutmondan kongreson de esperantistoj-ĵurnalistoj en la ĉefurbo de Litovio, Vilnius, la 26–30-an de majo 2008.

Ĉeftemo de la kongreso: „Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto¡°. La Kongreso ankaŭ ligiĝos al Internacia Jaro de Lingvoj kaj al la proksimiĝanta 1000-jariĝo de Litovio en 2009 kaj al Vilnius kiel Eŭropa kultura ĉefurbo en la sama jaro.

Loko: La kongreso okazos en la malnova historia urbodomo de Vilnius (str. Didžioji 31). Vilnius estas atingebla aviadile, trajne, buse kaj aŭtomobile.

Tempo: La kongreso funkcios la 26-30-an de majo 2008.Veni al la kongreso preferindas jam la 25-an de majo 2008. Dezirantoj povos uzi la semajnfinon antaŭ la kongreso kaj la semajnfinon post la kongreso. Estas antaŭvidite, ke duono de la tempo estos uzata por kunvenoj kaj la alia duono por ekskursoj tra Vilnius kaj Litovio.

Partopreno: Al la kongreso estas invitataj ĉiuj nunaj kaj iamaj membroj de TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio), ĉiuj aliaj profesiaj kaj praktikantaj ĵurnalistoj (redaktoroj kaj redakcianoj de paperaj gazetoj, verkantoj de artikoloj, fotistoj, ilustrantoj, ĵurnalistoj de Esperanto-radioj, redaktoroj kaj ĵurnalistoj de retgazetoj), homoj de apudaj profesioj iel rilataj al ĵurnalismo — literaturistoj, verkistoj, eldonistoj, tradukistoj k.a. Al la kongreso estas invitataj ankaŭ ĉiuj estraranoj de UEA kaj ties ĝenerala direktoro. Entute ni antaŭvidas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn.

Programo: Estas antaŭvidataj prelegoj kaj diskutoj pri la ĉeftemo, kunvenoj de TEĴA, aliaj rilataj programeroj. Proponoj, konsiloj kaj sugestoj por la programo estas atendataj, ankaŭ sinproponoj por prelegi, raporti pri la kongresaj temoj. La laborlingvo de la kongreso estas Esperanto.

Financaj kondiĉoj:
                1. Aliĝkotizo ne ekzistas.
                2. Loĝado en hoteloj dum la kongresa periodo estas senpaga.
                3. Manĝado dum la kongresa periodo estas senpaga.
                4. La organiza komitato pretas plene aŭ parte kovri la vojaĝelspezojn por tiuj personoj, kiuj sen financa helpo ne povus veni al la kongreso (ĝis 250 eŭroj por eŭropanoj kaj ĝis 500 eŭroj por ekstereŭropanoj). Unue la financan helpon ĝuos kontribuontoj al la kongresa programo kaj tiuj personoj, kies partopreno en la kongreso estas dezirinda kaj preferinda. Pri ĉiu aparta kazo decidos la organiza komitato.

Aliĝo: Per plenigo de la aldonita aliĝilo kaj ĝia sendo al Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-44287, Kaunas, Litovio. Eblas aliĝi telefakse +370-37-228616 aŭ rete al litova.ea@mail.lt. Limdato por aliĝi estas la 30-a de aprilo 2008. Aliĝiloj riceveblas ĉe LEA.

Loĝado: En urbaj hoteloj (Ecotel, Holiday Inn, Novotel k.s.).

Manĝado: Matenmanĝo en hoteloj, aliaj manĝoj en lokoj anoncotaj poste.

Vizoj: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de ĉiuj landoj de Eŭropa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu anticipe en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necesos, organizantoj sendos oficialajn invitojn por la kongreso.

Aliaj gravaĵoj: Fine de aprilo – komence de majo 2008 ĉiu aliĝinto ricevos la Duan Bultenon pri la kongreso kun pli detalaj kaj aktualaj informoj. Aktualajn informojn pri la kongreso Vi trovos ankaŭ en la retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt.

Aliĝ-kontaktadreso:        p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio.
                Telefono: +370-37-208503 ( landa kodo, urba kodo, numero)
                Poŝtelefono: +370 687 12219
                Telefakso: +370 37-228616
                Retadreso: litova.ea@mail.lt

BONVENON AL LITOVIO!

Organiza komitato
05.01.2008



151
 Perkomputila tekstoprilaborio por ĵurnalistoj kaj redaktoroj

LEA
2009/08/19 1300
150
 Informilo por interlingvistoj

LEA
2009/05/30 1506
149
 Boletin pri la ĵurnalista kongreso

LEA
2009/05/30 1616
148
 Serba "Magazin"

LEA
2009/05/30 1480
147
 "Le monde de l Esperanto"

LEA
2009/03/23 1948
146
 Prelego de Perla Martinelli

LEA
2009/03/16 1773
145
 Ruslingva artikolo pri la ĵurnalista kongreso

LEA
2009/02/20 1811
144
 Ruslingva artikolo pri la ĵurnalista kongreso

LEA
2009/02/20 1738
143
 Prelego de Stano Marĉek

LEA
2009/02/17 1870
142
 Mia amikeco en via bela lando

LEA
2009/02/09 2192
141
 "Internacia Pedagogia Revuo" pri la kongreso

LEA
2009/02/02 2017
140
 "Bulgara esperantisto" pri la kongreso

LEA
2009/02/02 2218
139
 Citajho el letero

LEA
2009/02/02 2169
138
 Prelego de Giorgio BRONZETTI

LEA
2009/02/02 2009
137
 Prelego de Josip Pleadin

LEA
2009/02/02 1991
136
 Novjaraj bondeziroj

LEA
2008/12/30 1969
135
 versaj impresoj de BRONSHTEJN

LEA
2008/12/26 2236
134
 Prelego de Martinov

LEA
2008/12/03 2384
133
 Ermanno Tarracchini pri la kongreso

LEA
2008/12/03 2537
132
 "Sudurala Panoramo" pri la ĵurnalista kongreso

LEA
2008/11/21 2645
131
 "Polska Dziennik Malborski" pri la ĵurnalista kongreso

LEA
2008/11/21 2634
130
 "Monitor Staszowski" pri la ĵurnalista kongreso

LEA
2008/11/21 2677
129
 "Powiat Staszowski" pri la ĵurnalista kongreso

LEA
2008/11/21 2721
128
 Parlamentestro salutas la kongreson

LEA
2008/11/20 2036
127
 Mariana EVLOGIEVA pri la kongreso

LEA
2008/11/17 2788
126
 "Esperanto aktuell" pri la kongreso

LEA
2008/11/15 2756
125
 "Tempo" pri la kongreso

LEA
2008/11/15 2830
124
 Prelego de A.Junusov

LEA
2008/11/10 2416
123
 Ermanno Tarracchini pri la kongreso

LEA
2008/11/07 2626
122
 "ESPERANTOLEHTI" pri la kongreso

LEA
2008/11/07 2887
121
 "Reta El Popola Cxinio" pri la kongreso

LEA
2008/11/07 2881
120
 "Rossijskaja gazeta" pri la kongreso

LEA
2008/10/28 2719
119
 Dimitrije Janicic

LEA
2008/10/28 2796
118
 "Heroldo de Esperanto" pri la kongreso

LEA
2008/10/16 2954
1 [2][3][4][5]

Copyright 1999-2010 Zeroboard / skin by piatty

(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: ds@esperanto.lt.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis
Baltaj Esperanto-Tagoj-46