Litova Esperanto-Asocio
Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-49
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo
Google
LIBERE SKRIBU

   LEA 

   SAT-kongreso en Bratislava logas
Karaj,

antaŭ ol finos la unua plej favora aliĝperiodo (la 29-an de
februaro), mi volas atentigi vin, ke ĉijara SAT-kongreso okazos la
unuan fojon en Slovakia ĉefurbo Bratislava, tre bone antingebla per
ĉiuj trafikrimedoj (nur 60 km de Vieno) inter la 14-a kaj 21-a de
aŭgusto kun turisma  postkongreso en Prago de la 21-a ĝis 28-a de aŭgusto (kiun eblas viziti ankaŭ memstare kaj kiu krom esploro de antikva Prago fokusigos sin ankaŭ al pitoreska pejzaĝo de apuda Bohemia Karsto.).

El la riĉa programo de la SAT kongreso mi menciu alemanŭ kelkajn allogaĵojn: ekskursoj i.a. en atomcentralon (eĉ en la reaktoron) en Jaslovske Bohunice kien ne estas simple eniri, al surdanuba
valbaraĵo Gabcikovo kun esploro de ĝia pozitiva influo al la
naturo, kaj al aliaj historiaj kaj kulturaj celoj; el prelegoj ni nomu almenaŭ tiujn de Klaŭdo Roŭ pri la natursciencaj terminoj en la nova PIV, de Tereza Kapista pri Irano kaj islama mondo, de slovakaj diplomato Jozefo Reinvart pri lingva situacio ene de EU kaj
ŝancoj de Esperanto, kaj Jano Vajs el Agrikultura ĉambro de
Slovakio pri situacio de slovakia agrikulturo sojle de eniro al EU
kaj aliaj ne malpli interesaj.

La kongreso okazos en "City hotel Bratislava", kie memkomprene eblos
ankaŭ tranokti kaj manĝi, sed estas preparitaj ankaŭ sufiĉa nombro de tre favorprezaj studentaj ĉambroj.

Ĝis nun jam aliĝis cento da partoprenontoj el 20 landoj de ĉiuj 5 mondopartoj kun daŭraj loĝantoj.

Pli da informoj kaj aliĝilojn vi trovos sur la adreso
http://www.kava-pech.cz/u/sat.htm

Anoncas: Petro Chrdle, OKK-prezidanto
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Petro Chrdle, Anglicka 878, 252 29 Dobrichovice
Tel.: x420 257 712 201, fax: x420 257 712 126
E-mail: chrdle@kava-pech.cz
http://www.kava-pech.cz


   Paska premia konkurso ĉe aliaflanko.de

LEA

   Nova reklamilo de Esperanto

LEA


Copyright 1999-2013 Zeroboard / skin by piatty
(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: chtaesok@hanmail.net.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis
Baltaj Esperanto-Tagoj 49