|
|
|
LIBERE SKRIBU
|
|
 |
 |
 | | | LEA |
|
 |
 |
 Novaj informoj pri la Zamenhofa familio |
 |
«Ŝajnas, ke ni jam scias ĉion pri Ludoviko Zamenhof kaj lia familio. Tamen evidentiĝas, ke ni scias ne ĉion, kaj en arkivoj troveblas ankoraŭ multaj surprizoj. Multajn nekonatajn detalojn mi trovis en la civilaj aktoj en Bjalistoko kaj en la kolekto de la historia arkivejo en Grodno», — rakontas Zbigniew Romaniuk, 40-jara historiisto el Brańsk, urbeto apud Bjalistoko, preparanta doktoran disertacion pri historio en Universitato en Bjalistoko, lastjare estis distingita per premio Zygmunt Gloger.
Pri lia agado — renovigado de la juda tombejo en Brańsk — aperis dokumenta filmo «Shtetl» de Marian Marzyński (Usono, 1996) kaj samtitola libro de Eva Hoffman (Londono, 1998). Romaniuk estas aŭtoro de dekoj da sciencaj artikoloj kaj de kelkaj libroj. Li okupiĝas ĉefe pri la historio de judoj en la 19a jarcento kaj pri la regiona historio de Podlahio.
En la kvaraj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko (13 dec 2003) li prelegis pri siaj esploroj pri la familio Zamenhof. Resumo de tiu prelegos sub la titolo
«Nekonataj faktoj pri la Zamenhofa familio» aperis en la ĵus presita
februara kajero de «La Ondo de Esperanto». Ĝi estas legebla ankaŭ en la
retpaĝaro de La Ondo de Esperanto — http://www.esperanto.org/Ondo/H-roman1.htm — en la
rubriko «Novaĵoj».
----------
La Ondo de Esperanto / Sezonoj / Balta Esperanto-Forumo
Halina Gorecka / Aleksander Korĵenkov
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando
Retadreso: sezonoj@gazinter.net
Eo: http://Esperanto.Org/Ondo
Ru: http://users.gazinter.net/sezonoj/
Telefono: (0112) 566033 |
|
|