|
|
|
ARANĜOJ 
 |
|
|
|
|
Litova Esperanto-Asocio invitas ĉiujn esperantistojn al tradicia ĉiujara aranĝo de litovaj esperantistoj ¡°Zamenhof-tagoj-2009¡±, dediĉita al la 150-a vica datreveno ekde naskiĝo de L.L.Zamenhof. La aranĝo okazos la 12-13-an de Decembro, 2009 en Kaunas, en salono de Lernejo pri komerco kaj entreprenado en Kaunas (str. Vilniaus 42).La loko estas en malnova urboparto de Kaunas nur je 300 metrojn for de Esperanto-Domo en Kaunas kaj estas facile atingebla de diversaj flankoj.
Noktado en kutima komunloĝejo de Agrikultura universitato kaj/aŭ hoteloj.
Manĝado en kafejo de la Lernejo kaj eventuale en aliaj apudaj kafejoj kaj restoracioj. Partoprenantoj ricevos senpagan tagmanghon sabate ( la 12-an de Decembro ) en kafejo de la Lernejo.
Pago pro noktado kaj manĝado surloke.Pro noktado en komunloĝejoj por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.
En la programo:1.Solena malfermo. 2.Prelegoj pri diversaj temoj. 3.Impresoj pri la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. 4.Impresoj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj. 5.Junulara forumo. 6.Fakaj kunvenoj. 7.Kunveno de instruistoj. 8.Libera tribuno, diskutoj, paroloj. 9.Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero. 10.Abonado de E-revuoj. 11.Riĉa butiko de E-aĵoj. 12.Aliĝo al la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano, al la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en VISAGINAS kaj aliaj internaciaj E-aranĝoj en 2010. 13.Videofilmoj, lumbildoj. 14.Solena fermo. 15.Eventuale aliaj programeroj.
Estas invitataj reprezentantoj de ĉiuj najbaraj kaj pli foraj naciaj kaj internaciaj Esperanto-Asocioj, aktivuloj de Esperanto-movado el aliaj landoj.
Malfermo je la 16-a horo sabate.
Fermo je la 12.30 horo dimanĉe.
Antaŭ la ¡°Zamenhof-tagoj-2009¡± je la 12-a horo sabate okazos vica la 45-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio.
Registrado ĉe enirejo en salonon: 1.De delegitoj kaj gastoj de la 45-a kongreso de LEA inter la 8 kaj 11.45 horo sabate.2.Nur de partoprenantoj de ¡°ZT-2009¡± inter la 15 kaj 16 horo sabate.
Gastoj el aliaj urboj kaj landoj povas veni jam vendrede vespere (la 11-an de Decembro) kaj ekloĝi en hoteloj kaj komunloĝejoj.Vendrede de la 17-a ĝis la 22-a horo en oficejo de Litova Esperanto-Asocio, str L.Zamenhofo 5 oni deĵoros kaj direktos venintojn por noktado, informos pri ĉiuj aktualaĵoj.Venintaj sabate matene iru rekte al la salono de la aranĝo.
Ni rekomendas al ĉiuj dum la aranĝo aboni ¡°Litovan stelon¡± por 2010, pagi membrokotizon de LEA por 2009 kaj 2010, aliĝi al la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en VISAGINAS kaj al la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano somere de 2010, pagi membrokotizon de Universala Esperanto-Asocio por 2010.
Kotizo ne ekzistas.
La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita.Tamen ĝis la 7-a de Decembro inkluzive bonvolu informi ĉu letere, ĉu telefone, ĉu telefakse (Litova Esperanto-Asocio, ab.k. 167, LT-44002 Kaunas, movebla telefono (+370 686) 69875, telefakso (+370 37) 228616 ) , ĉu rete al adreso litova.ea@mail.lt pri la kvanto de partoprenantoj el Via urbo, pri la kvanto de bezonataj lokoj por noktado, pri la tago de Via veno – ĉu vendrede, ĉu sabate, kaj pri la tago de forveturo de ĉiu persono – ĉu sabate, ĉu dimanĉe, ĉu lunde.Bonvolu ankaŭ informi, kie Vi deziras nokti – ĉu en komunloĝejo, ĉu en hotelo.Laŭ la sama adreso kaj telefonoj Vi povas ekscii ĉiujn aliajn aktualaĵojn pri la aranĝo.
Bonvolu kunprenu materialojn por E-ekspozicio, E-aĵojn por butiko, filmojn kaj lumbildojn, anticipe prepariĝu por komuna koncerto, pripensu Vian kontribuon al programo per aliaj eroj, antaŭvidu Vian partoprenon en libera tribuno, diskutoj.
B O N V E N O N A L K A U N A S !
Organizantoj
19.11.2009
|
|
 |
|