| Dana Esperanta Junulara Organizo (DEJO) invitas:
Venu al Roskilde Festivalo senpage kaj helpeme! - La plej granda rok-muzika festivalo en Nord-Eŭropo!
Kune kun aliaj 100.000 homoj, festu, amuziĝu dum unu semajno kaj aŭdu bonegan muzikon inter la 5-8 de Julio, 2007.
DEJO organizas grupon de esperantistaj helpantoj, oni rajtas partopreni en la festivalo senpaga (normala kotizo = 1475DKK = 200Eŭroj), se oni laboras 24 horojn (3x8 horoj) por la festivalo kiel helpantoj. Taskoj inkluzivas servicaj taskoj kiel patroli tenta kampo, kontroli biletojn, purigi ĝenerale. La helpantaj taskoj povas okazi antaŭ, dum kaj post la festivalo.
Estas ebleco por ni:
I. Amuziĝi kun esperantistoj el Danio, kaj el aliaj landoj.
II. Informi multajn homojn pri Esperanto.
III. Krei muzikaĵojn, teatraĵojn kaj viglan tendumaron.
Se vi interesiĝas partopreni, skribu al mi. Estas malmultaj biletoj, do aliĝu antaŭ la 25a de Majo!
Kore, Nina.
|