Silezia Esperanto Asocio
Kore invitas partopreni en 41-a Internacia Esperanto-Feriado 2007
Ĝi okazos en Szczawno Zdrój en la tagoj de 18-a ĝis 26-a de aŭgusto 2007 jaro. Szczawno Zdrój situas proksime al urbo Wa©©brzych (ĉirkau 90 km de Wroc©©aw).
Ĝi estas fama kuracloko, unu el la plej malnovaj en Pollando. Grandvalora estas pura aero kaj lokaj mineralaj akvoj, belaj, grandaj 2 parkoj kaj multaj eblecoj de natura kuracado.
Ni proponas restadi en la loko, kie en la 1912 jaro ripozis L.L.Zamenhof. Ĉu ni trovos spurojn de nia Majstro – montriĝos surloke.
La feriontoj loĝos en modesta ripozdomo „Magnolia¡±, kie tamen oni servas tre bongustan manĝaĵon.
En la programo de la feriado oni antaŭvidas:
lingvo-kursojn por komencantoj kaj por progresantoj
(gvidos Teresa Nemere el Toruń kaj Grzegorz Pisarski el Vroclavo)
atrakciajn ekskursojn
komunan kantadon, dancadon kaj ĝojfajron,
lokajn atrakciojn, i.a. koncertojn en kuracdomo, dancadon en kafejoj
eblecon profiti la kuracprocedojn.
prelegojn de Roman Dobrzyński
dum la feriado ni proponas partopreni en sankta meso en Esperanto
Ni ankaŭ stimulas volontulojn por aktive krei programon de la feriado.
Invitu viajn amikojn kaj konatulojn! Eble ili ankau profitos kun vi komunan ripozon en Szczawno Zdrój ?
Ni petas ĉiujn interesiĝintojn deklari sian intencon partopreni en la venonta aranĝo en Szczawno Zdrój .
Prezo de la feriado - 500,00 zl. Necesa aliĝilo kun antaŭpago 150 zl al nia konto:
90 1940 1076 3026 8339 0000 0000
Eksterlandanoj rajtas pagi surloke. Bonvolu aligi ĝis 25 de aprilo.
¡¤ rete al
vroclavo@poczta.onet.pl aŭ
pomer@wp.pl
¡¤ poŝte al SEA, str. Dubois 3/1, PL 50-208 Wroclaw, Pollando,
¡¤ au telefone +48 71 3296954.