Ĉi-jare Vilniusa Junulara Esperanto-klubo ¡°Juneco¡± organizas la 43-an BOATADO-n de la 28-a ĝis la 31 de majo, kiu okazos en Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtaitija.
Programo:
La 28-an de majo, ĵaŭde de la 15-a horo renkontiĝo kaj registrado en la arbareto ĉe urbeto Paluŝe, situanta sin 5 km okcidenten de Ignalina sur lagbordo de la lago Luŝiai.
Ekskurso en ĉirkaŭaĵoj de Paluŝe.
La 29-an de majo, vendrede solena malfermo de aranĝo je la 11-a horo;
Fornavigo je la 12:00 horo de Paluŝe.
La 31-an de majo, dimanĉe reveno al Paluŝe proksimume je la 15-a - 17-a horo. Ĝusta horo de la fermo ne antaŭvideblas.
Dum kvar tagoj ni ekskursos kaj traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Eblos viziti muelejon de Ginuĉiai, kie okazos akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, en insulo de lago Baluoŝas ni festos naskiĝtagojn de naskiĝintoj en majo, okazos nokta promenado al la grandega monto Ladakalnis, baptado de unufojaj boatadantoj. En la baptado povos partopreni ĉiuj antaŭje baptitaj partoprenantoj.
Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin ĉiuvespere en tendarlokoj.
Detalan tagordon de la aranĝo ĉiu partoprenanto ricevos surloke. Preparu kulturan programon, por internacia vespero.
Dum Boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estos malpermesitaj kaj tion gardos la sekreta Verda policisto.
Kion kunporti? Manĝaĵon, d/trinkaĵon por vi mem kaj geamiko, gantojn (por remado), varmajn vestojn, mantelon kontraŭ pluvo, sakon kontraŭ pluvo por aĵoj. Ne forgesu fortecon, bonan etoson kaj venu.
Manĝado – prenu tiom da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, ke sufiĉu kaj por vi, kaj por viaj kunboatuloj.
Ni avertas, ke freŝa aero kaj intensiva remado mirakle plibongas apetiton.
Pri teo kaj supo vi povos ne zorgi, pri tio zorgos ni.
Noktado – antaŭvidante la malagrablan fakton, ke dum Boataj noktoj povas resti iom da tempo por dormado, krom boatoj ni ankaŭ bezonos tendojn kaj dormosakojn.
Aliĝo: bonvolu aliĝu ĝis 1-a de majo, simple kontaktu al organizantoj per el. poŝto aŭ telefono. Informu nin ĉu vi havos propran tendon kaj dormosakon. Se ne havos, eblos ĝin lui.
Kotizo kai kaucio: ĉiu partoprenanto devos surloke pagi kotizon kaj kaucion.
Anticipaj kostoj(pli certajn kostojn eblos ekscii nur komence de majo):
Kostoj por loĝantoj de Litovio kaj ekssovetai landoj:
1. Kotizo: por studentoj - 30 lidoj;
por laboruloj – 40 lidoj;
2. Kaucio 25 lidoj, kiu estos repagota, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 10 lidojn;
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 7 lidojn.
Kostoj por ekssocializmai landoj:
1. Kotizo: por studentoj - 10 eŭroj (35 lidoj);
por laboruloj – 15 eŭroj (52 lidoj);
2. Kaucio 25 lidoj, kiu estos repagota, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 4 eŭrojn (14 lidojn);
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 3 eŭrojn (10 lidojn).
Kostoj por ĉiuj aliaj landoj:
1. Kotizo: por studentoj - 15 eŭroj (52 lidoj);
por laboruloj – 20 eŭroj (70 lidoj);
2. Kaucio 25 lidoj, kiu estos repagota, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 5 eŭrojn (17 lidojn);
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 4 eŭrojn (14 lidojn).
Por tendo ne alpagos nur tiu homo, kies tendo estas.
Ĉar en arbaro ne estos ebleco ŝanĝi monojn, ni petas pagi per lidoj.
Kaucio estos repagota al ĉiuj disciplinemuloj dum fermo (se tiuj disciplinemuloj survivos ĝis fermo).
Okaze de gravaj rompoj de renkontiĝa tagordo, fuŝigo, malaperigo, aŭ nelegala privatigo de luita inventaro kaj celkonscia, aĉa krokodilado, la kaucio, aŭ parto de kaucio ne estos redonita.
Se vi ne informos nin pri via partopreno, tamen venos al la boatado 2009, surloke kotizo al vi estos je 20% pli granda.
Dissendu tion informilon al viaj amikoj, se ili planas boati, sed povis ne ricevi ĝin, ĉar mi ne havas kontakton kun ili.
Bedaŭrinde kostoj povos esti pli grandaj, tio dependos de kostoj en Nacia parko, kaj de luado de inventaro.
Se havas demandojn, proponojn, kontaktiĝu kun:
Olga, tel.: p. +370 652-82374, stov@rambler.ru ; olga.strojeva@gmail.com
Jolanta, tel.: h. (8-5) 24-14-997, p. +370-684-98027, jolanjo@gmail.com
Organizantoj |
|