Litova Esperanto-Asocio
Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-46
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo
Google
ARANĜOJ

   LEA 

   Zamenhof-Tagoj-2008
      Litova Esperanto-Asocio invitas ĉiujn esperantistojn al tradicia ĉiujara aranĝo de litovaj esperantistoj ¡°Zamenhof-tagoj-2008¡±, dediĉita al la 149-a vica datreveno ekde naskiĝo de L.L.Zamenhof. La aranĝo okazos la 13-14-an de Decembro, 2008 en Kaunas, en  salono de Lernejo pri komerco kaj entreprenado en Kaunas  (str. Vilniaus 42).La loko estas en malnova urboparto  de Kaunas nur je 300 metrojn for de Esperanto-Domo en Kaunas kaj estas facile atingebla de diversaj flankoj.

     Noktado en kutima komunloĝejo de Agrikultura universitato kaj/aŭ hoteloj.

     Manĝado en kafejo de la Lernejo kaj eventuale en aliaj apudaj kafejoj kaj restoracioj. Partoprenantoj ricevos senpagan tagmanghon sabate ( la 13-an de Decembro ) en kafejo de la Lernejo.

     Pago pro noktado kaj manĝado surloke.Pro noktado en komunloĝejoj por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.

     En la programo:1.Solena malfermo. 2.Prelegoj pri diversaj temoj. 3.Impresoj pri la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo. 4.Impresoj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj. 5.Junulara forumo. 6.Fakaj kunvenoj. 7.Kunveno de instruistoj. 8.Libera tribuno, diskutoj, paroloj. 9.Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero. 10.Abonado de E-revuoj. 11.Riĉa butiko de E-aĵoj. 12.Aliĝo al la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, al la 45-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en  Estonio kaj aliaj internaciaj E-aranĝoj en 2009. 13.Videofilmoj, lumbildoj. 14.Solena fermo. 15.Eventuale aliaj programeroj.

     Estas invitataj reprezentantoj de ĉiuj najbaraj kaj pli foraj naciaj kaj internaciaj Esperanto-Asocioj, aktivuloj de Esperanto-movado el aliaj landoj.

     Malfermo je la 16-a horo sabate.

     Fermo je la 12.30 horo dimanĉe.

     Antaŭ la ¡°Zamenhof-tagoj-2008¡± je la 12-a horo sabate okazos vica la 44-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio.

     Registrado ĉe enirejo en salonon: 1.De delegitoj kaj gastoj de la 44-a kongreso de LEA inter la 8 kaj 11.45 horo sabate.2.Nur de partoprenantoj de ¡°ZT-2008¡± inter la 15 kaj 16 horo sabate.

     Gastoj el aliaj urboj kaj landoj povas veni jam vendrede vespere (la 12-an de Decembro) kaj ekloĝi en hoteloj kaj komunloĝejoj.Vendrede de la 17-a ĝis la 22-a horo en oficejo de Litova Esperanto-Asocio, str L.Zamenhofo 5 oni deĵoros kaj direktos venintojn por noktado, informos pri ĉiuj aktualaĵoj.Venintaj sabate matene iru rekte al la salono de la aranĝo.

     Ni rekomendas al ĉiuj dum la aranĝo aboni ¡°Litovan stelon¡± por 2009, pagi membrokotizon de LEA por 2008 kaj 2009, aliĝi al la 45-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Estonio kaj  al la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko somere de 2009, pagi membrokotizon de Universala Esperanto-Asocio por 2009.

     Kotizo ne ekzistas.

     La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita.Tamen ĝis la 8-a de Decembro inkluzive bonvolu informi ĉu letere, ĉu telefone, ĉu telefakse (Litova Esperanto-Asocio, ab.k. 167, LT-44002 Kaunas, oficejaj telefonoj de LEA estas (+370 37) 208503, (+370 5) 2312313, moveblaj telefonoj (+370 675) 58449, (+370 686) 69875, telefakso (+370 37) 228616 ) , ĉu rete al adreso litova.ea@mail.lt pri la kvanto de partoprenantoj el Via urbo, pri la kvanto de bezonataj lokoj por noktado, pri la tago de Via veno – ĉu vendrede, ĉu sabate, kaj pri la tago de  forveturo de ĉiu persono – ĉu sabate, ĉu dimanĉe, ĉu lunde.Bonvolu ankaŭ informi, kie Vi deziras nokti – ĉu en komunloĝejo, ĉu en hotelo.Laŭ la sama adreso kaj telefonoj Vi povas ekscii ĉiujn aliajn aktualaĵojn pri la aranĝo.

     Bonvolu kunpreni  materialojn por E-ekspozicio, E-aĵojn por butiko, filmojn kaj lumbildojn, anticipe prepariĝu por komuna koncerto, pripensu Vian kontribuon al programo per aliaj eroj, antaŭvidu Vian partoprenon en libera tribuno, diskutoj.

      
B O N V E N O N   A L   K A U N A S !
Organizantoj
15.11.2008


   44-asis Lietuvos esperantininkų sąjungos suvažiavimas

LEA

   42-a BOATADO

LEA


Copyright 1999-2010 Zeroboard / skin by piatty
(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: ds@esperanto.lt.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis
Baltaj Esperanto-Tagoj-46