Litova Esperanto-Asocio
Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-46
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo
Google
ARANĜOJ

   LEA 

   42-a BOATADO
Ĉi-jare Vilniusa Junulara Esperanto-klubo ¡°Juneco¡± organizas la 42-an BOATADO'n de la 22-a ĝis la 25 de majo, kiu okazos  en Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtaitija.

Programo:
    La 22-an de majo, ĵaŭde de la 13-a horo renkontiĝo kaj registrado en la arbareto ĉe urbeto Paluŝe, situanta sin 5 km okcidenten de Ignalina sur lagbordo de la lago Luŝiai.
Ekskurso en ĉirkaŭaĵoj de Paluŝe.
    La 23-an de majo, vendrede solena malfermo de aranĝo je la 11-a horo;
Fornavigo je la 12:00 horo de Paluŝe.
    La 25-an de majo, dimanĉe reveno al Paluŝe proksimume je la 15-a - 17-a horo. Ĝusta horo de la fermo ne antaŭvideblas.
    Dum kvar tagoj ni ekskursos kaj traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Eblos viziti muelejon de Ginuĉiai, kie okazos akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, en insulo de lago Baluoŝas ni festos naskiĝtagojn de naskiĝintoj en majo, okazos nokta promenado al la grandega monto Ladakalnis, baptado de unufojaj boatadantoj. En la baptado povos partopreni ĉiuj antaŭje baptitaj partoprenantoj.
Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin ĉiuvespere en tendarlokoj.
    Detalan tagordon de la aranĝo ĉiu partoprenanto ricevos surloke. Preparu kulturan programon, por internacia vespero.
    Dum Boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estos malpermesitaj kaj tion gardos la sekreta Verda policisto.

Pli detalajn informojn vi povas preni:


   Zamenhof-Tagoj-2008

LEA

   Aliĝilo de BET-44 en Latvio

LEA


Copyright 1999-2010 Zeroboard / skin by piatty
(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: ds@esperanto.lt.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis
Baltaj Esperanto-Tagoj-46