Ĉi-jare Vilniusa Junulara Esperanto-klubo ¡°Juneco¡± organizas la 41-an BOATADO'n de la 1-a ĝis la 3-a de junio, kiu okazos en Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtajtio.
Dum tri tagoj ni traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Eblos viziti muelejon de Ginuĉiai, kie okazos akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, en insulo de lago Baluoŝas ni festos naskiĝtagojn de naskiĝintoj en junio, okazos nokta promenado al la grandega monto Ladakalnis, baptado de unufojaj boatantoj.
Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin ĉiuvespere en tendarlokoj.
Dum Boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estos malpermesitaj kaj tion gardos la sekreta Verda policisto.
Kion kunporti? Manĝaĵon, d/trinkaĵon por vi mem kaj geamiko, tendon, dormosakon, gantojn (por remado), varmajn vestojn, mantelon kontraŭ pluvo, sakon kontraŭ pluvo por aĵoj. Ne forgesu fortecon, bonan etoson kaj venu.
Ni renkontiĝos la 1-an de junio je la 11a horo en la arbareto de Paluŝe. Paluŝe situas je 5 kilometroj de la urbo Ignalina.
Dezirantoj partopreni en boatado bonvolu aligxu pli rapide, cxar bezonas mendi boatojn.
Kostoj por loĝantoj de Litovio:
1. Kotizo 25 lidoj;
2. Kaŭcio 20 lidoj, kiu estos repagita, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 10 Ld;
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 7 Ld.
Kostoj por aliaj landoj:
1. Kotizo 9 eŭroj;
2. Kaŭcio 7 eŭroj, kiu estos repagita, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 4 eŭrojn;
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 3 eŭrojn.
Se havas demandojn, proponojn, kontaktiĝu kun:
Olga, tel. h. (8-5) 23-31-498, +370 652-82374,
stov@rambler.ru
Jolanta, tel. h. (8-5) 24-14-997, p. +370-684-98027,
jolux@one.lt
Organizantoj