Litova Esperanto-Asocio
Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-46
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo
Google
ARANĜOJ

   LEA 

   Z A M E N H O F – T A G O J – 2006
Litova Esperanto-Asocio invitas ĉiujn esperantistojn al tradicia ĉiujara aranĝo de litovaj esperantistoj ¡°Zamenhof-tagoj-2006¡±, dediĉita al la 147-a vica datreveno ekde naskiĝo de L.L.Zamenhof. La aranĝo okazos la 16-17-an de Decembro, 2006 en Kaunas, en granda salono de  Kaunas-a Universitato de Vytautas La Granda – Universitas Vytauti Magni (str. S.Daukanto 28). La loko estas en centro de Kaunas kaj estas facile atingebla de ĉiuj direktoj.

     Noktado en kutima komunloĝejo de Agrikultura universitato kaj/aŭ hoteloj.
     Manĝado en kafejo de Universitato kaj en aliaj apudaj kafejoj kaj restoracioj.
     Pago pro noktado kaj manĝado surloke.Pro noktado en komunloĝejoj por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.
     En programo:1.Solena malfermo. 2.Prelegoj pri diversaj temoj. 3.Impresoj pri la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco. 4.Impresoj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj. 5.Junulara forumo. 6.Fakaj kunvenoj. 7.Kunveno de instruistoj. 8.Libera tribuno, diskutoj, paroloj. 9.Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero. 10.Abonado de E-revuoj. 11.Riĉa butiko de E-aĵoj. 12.Aliĝo al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, al la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Ŝiauliai kaj aliaj internaciaj E-aranĝoj en 2007. 13.Videofilmoj, lumbildoj. 14.Solena fermo. 15.Eventuale aliaj programeroj.
     Estas invitataj reprezentantoj de ĉiuj najbaraj kaj pli foraj naciaj kaj internaciaj Esperanto-Asocioj, aktivuloj de Esperanto-movado el aliaj landoj.
     Malfermo je la 16-a horo sabate.
     Fermo je la 12.30 horo dimanĉe.
     Antaŭ la ¡°Zamenhof-tagoj-2006¡± je la 12-a horo sabate okazos vica la 42-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio.
     Registrado ĉe enirejo en salonon: 1.De delegitoj kaj gastoj de la 42-a kongreso de LEA inter la 8 kaj 11.45 horo sabate.2.Nur de partoprenantoj de ¡°ZT-2006¡± inter la 15 kaj 16 horo sabate.
     Gastoj el aliaj urboj kaj landoj povas veni jam vendrede vespere (la 15-an de Decembro) kaj ekloĝi en hoteloj kaj komunloĝejoj.Vendrede de la 17-a ĝis la 22-a horo en oficejo de Litova Esperanto-Asocio, str L.Zamenhofo 5 oni deĵoros kaj direktos venintojn por noktado, informos pri ĉiuj aktualaĵoj.Venintaj sabate matene iru rekte al la salono de la aranĝo.
     Ni rekomendas al ĉiuj dum la aranĝo aboni ¡°Litovan stelon¡± por 2007, pagi membrokotizon de LEA por 2006 kaj 2007, aliĝi al la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Ŝiauliai kaj  al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo somere de 2007.
     Kotizo ne ekzistas.
     La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita.Tamen ĝis la 11-a de Decembro inkluzive bonvolu informi ĉu letere, ĉu telefone, ĉu telefakse (Litova Esperanto-Asocio, ab.k. 167, LT-44002 Kaunas, oficeja telefono de LEA estas (370 37) 208503, (+370 616) 15991, telefakso (370 37) 228616, ĉu rete al adreso litova.ea@mail.lt pri la kvanto de partoprenantoj el Via urbo, pri la kvanto de bezonataj lokoj por noktado, pri la tago de Via veno – ĉu vendrede, ĉu sabate, kaj pri la tago de  forveturo de ĉiu persono – ĉu sabate, ĉu dimanĉe, ĉu lunde.Bonvolu ankaŭ informi, kie Vi deziras nokti – ĉu en komunloĝejo, ĉu en hotelo.Laŭ la sama adreso kaj telefono Vi povas ekscii ĉiujn aliajn aktualaĵojn pri la aranĝo.
     Bonvolu kunpreni  materialojn por E-ekspozicio, E-aĵojn por butiko, filmojn kaj lumbildojn, anticipe prepariĝu por komuna koncerto, pripensu Vian kontribuon al programo per aliaj eroj, antaŭvidu Vian partoprenon en libera tribuno, diskutoj.

      B O N V E N O N   A L   K A U N A S !
                                                                                                                Organizantoj
                                                                  30.10.2006


   Tagordo de Zamenhof-tagoj -2006

LEA

   Informilo-1 pri BET-43

LEA


Copyright 1999-2010 Zeroboard / skin by piatty
(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: ds@esperanto.lt.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis
Baltaj Esperanto-Tagoj-46