Bonvolu plusendi tiun ĉi Informilon al la plej diversaj naciaj, internaciaj kaj fakaj dissendolistoj kaj al apartaj personoj.
I N F O R M I L O N-ro 1
pri la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj ( BET- 43)
ALIĜILO al BET-43 en la dokumenta formo
Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vicajn ĉiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 43-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET- 43).
CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET- 43 estas dediĉata al 80-jariĝo de Esperanto-movado en SIAULIAI.
LOKO: BET-43 okazos en nordlitovia urbo SIAULIAI , kiu situas 214 kilometrojn for de Vilnius, 142 kilometrojn for de Kaunas, 165 kilometrojn for de Klaipeda, 128 kilometrojn for de Riga (Latvio) kaj 250 kilometrojn for de Kaliningrad (Rusio). En la urbo loĝas 134000 loĝantoj, ĝi okupas 82 kvadratajn kilometrojn de areo kaj estas la kvara laŭ grandeco urbo de Litovio. La urbo estas fondita en 1236. Meza temperaturo en SIAULIAI en julio estas 18 gradoj da varmo. BET-43 funkcios en universitato de SIAULIAI. Ĉefa kaj sola lokalo de BET-43 estos Fakultato de sociaj sciencoj de tiu universitato ( str. Architektu 1 ) iom for de la urbocentro, kie estas luksaj kondiĉoj por laboro de BET-43. Partoprenantoj de BET-43 libere povos uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la fakultato (salonoj, aŭditorioj, la plej modernaj teknikaĵoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro k.s.). SIAULIAI estas atingebla trajne, buse kaj aŭtomobile.
TEMPO: BET-43 funkcios la 14-22-an de Julio, 2007. Veni al la aranĝo eblas jam la 13-an de Julio.
PARTOPRENO: ni invitas ĉiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj ĉirkaŭ Balta maro, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita.
POST BET-43 la 21-26-an de Julio , 2007 en Kaliningrad (Rusio) okazos la 4-a Balta Esperanto-Forumo. Do, multaj partoprenontoj de BET-43 povos uzi eblecon partopreni ankaŭ tiun ĉi aranĝon. Estas ĉiutaga busveturado inter SIAULIAI kaj Kaliningrad.
ALIĜKOTIZO: ĝis la 31.12.2006:
A) 30 lidoj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio.
B) 40 lidoj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.
C) 50 lidoj por esperantistoj el ekssocialismaj Europaj landoj.
D) 60 lidoj por okcidentanoj kaj egaluloj.
De 01.01.2007 ĝis la 31.03.2007 aliĝkotizo por ĉiuj kategorioj kreskas je 15 lidoj ( do, 45, 55, 65, 75 lidoj ). Ekde la 01.04.2007 aliĝkotizo por ĉiuj kategorioj kreskas plus je 15 lidoj ( do, 60, 70, 80, 90 lidoj).
Infanoj, lernantoj kaj studentoj aliĝkotizon ne pagas. Pageblas en ajna konvertebla valuto. Unu eŭro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta kaj ne ŝanĝiĝas.
ALIĜO: por aliĝi necesas plenigi aldonatan aliĝilon kaj sendi ĝin al Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas aliĝi telefakse +370-37-228616 aŭ rete al
litova.ea@mail.lt . Samtempe pagu aliĝkotizon. Aliĝiloj riceveblas ĉe LEA.
PAGEBLECOJ:
1) sendi poŝte al Litova Esperanto-Asocio ( al ties sekretariino Aida CIZIKAITE ).
2) ĝiri al konto de Litova Esperanto-Asocio litv-s ĉe UEA en Roterdamo, Nederlando.
3) pagi per kontanta mono en Oficejo de LEA en Kaunas, str. L.Zamenhofo 5 au en ties filio en Vilnius, A.Rotundo str. 5.
4) interkonsenti kun Organiza komitato pri alia pagmaniero.
5) esceptokaze konsente de OK pagi surloke ĉe veno al la aranĝo, se ne eblas anticipa pago.
Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).
LOĜADO: ekzistas kelkaj loĝeblecoj:
1) en dulitaj, trilitaj kaj kvarlitaj malpli ol mezkvalitaj ĉambroj de universitata studenta domo ( str. Dubijos 1A kaj 1B ) en urbocentro, necesejo kaj lavujo por du apudaj ĉambroj, duŝejo kaj kuirejo en koridoro. Kvanto de litoj nelimigita. Unu nokto por unu persono kostas 15 lidojn.
2) en dulitaj kaj kvarlitaj ĉambroj de universitata studenta domo ( str. Dubijos 1A ) en urbocentro, necesejo kaj lavujo por du apudaj ĉambroj, duŝejo kaj kuirejo en koridoro. Estas 4 dulitaj kaj 5 kvarlitaj ĉambroj, entute 28 litoj. Unu nokto por unu persono kostas 20 lidojn.
3) en dulitaj ĉambroj de universitata studenta domo ( str. Dubijos 1B ) en urbocentro, necesejo kaj lavujo por du apudaj ĉambroj, duŝejo kaj kuirejo en koridoro. Estas 21 tiaspecaj ĉambroj, entute 42 litoj. Unu nokto por unu persono kostas 30 lidojn.
4) en dulitaj chambroj de junulara noktodomo de urba kolegio ( str. Tilzes 159 ) en urbocentro, komunaj necesejoj, duŝejoj, kuirejo kaj manĝoĉambro, ripozĉambro kun televidilo. En ĉiu ĉambro estas sendrata retaliro. Estas 8 tiaspecaj chambroj, entute 16 litoj. Unu nokto por unu persono kostas 50 lidojn.
5) en trilitaj ĉambroj de junulara noktodomo de urba kolegio ( str. Tilzes 159 ) en urbocentro, komunaj necesejoj, duŝejoj, kuirejo kaj manĝoĉambro, ripozĉambro kun televidilo, en ĉiu ĉambro estas sendrata retaliro. Estas 9 triaspecaj ĉambroj, entute 27 litoj. Unu nokto por unu persono kostas 40 lidojn .
6) en dulitaj kaj trilitaj ĉambroj de studenta domo de urba kolegio ( str. M.K.Ciurlionio 20 ) iom for de la urbocentro, necesejo, lavujo, fridujo, televidilo por du apudaj ĉambroj. Duŝejo kaj kuirejo en koridoro.Estas 4 dulitaj kaj 4 trilitaj ĉambroj, entute 20 litoj. Unu nokto por unu persono kostas 35 lidojn.
7) en dulitaj kaj trilitaj ĉambroj de studenta domo de urba kolegio ( str. M.K.Ciurlionio 18 kaj 20 ) iom for de la urbocentro, necesejo kaj lavujo por du apudaj chambroj, duŝejoj kaj kuirejoj en koridoro. Estas 20 dulitaj kaj 20 trilitaj ĉambroj, entute 200 litoj. Unu nokto por unu persono kostas 25 lidojn.
8) eblas mendi ĉambrojn en urbaj hoteloj. Prezoj varias ekde 100 ĝis 250 lidoj por unu persono pro unu nokto. Hotelaj prezoj inkluzivas matenmanĝon. Interesiĝantoj petu pli detalajn informojn aparte.
Prezoj ne inkluzivas matenmanĝon kaj ĝi ne estas servata en studentaj kaj junularaj noktodomoj .
Pagu same kiel aliĝkotizon, dezirinde laŭeble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankaŭ surloke veninte dum registrado.
MANĜADO: matenmanĝo kaj vespermanĝo ne estas organizata, ĉiu tion faru memstare laŭ sia deziro kaj plaĉo, eblecoj en la urbo sufiĉas.En manĝejo de fakultato de sociaj sciencoj ( str. Architektu 1 ) estos organizita tagmanĝo por ĉiuj dezirantoj. Tagmanĝo kostos 15 lidojn.. Eblos organizi vegetaran manĝadon. En la sama konstruaĵo ankaŭ funkcios bufedo, kie eblos aĉeti manĝetaĵojn kaj trinkaĵojn.
Pagu same kiel aliĝkotizon, laŭeble pli frue, esceptokaze eblos pagi ankaŭ surloke veninte dum la registrado.
GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la aranĝo aŭ/kaj signife helpos organize, pro loĝado ( krom hoteloj ) kaj tagmanĝoj ne pagos.
PROGRAMO: tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindajhoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatigho kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero k.a..
Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinproponojn.
VIZOJ: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de ĉiuj landoj de Eŭropa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton.
ALIAJ GRAVAĴOJ: fine de Majo, 2007 ĉiu aliĝinto ricevos Informilon Nr.2 kun pli detalaj kaj aktualaj informoj pri BET. Ni antaŭvidas eldonon de ĉiutaga gazeto dum la tuta periodo de la aranĝo. Aktualajn informojn pri BET-43 Vi povas trovi en retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt , informojn pri urbo SIAULIAI Vi povas trovi en retejo www.siauliai.lt (bedaŭrinde nur en litova kaj angla lingvoj ), informojn pri universitato de SIAULIAI Vi povas trovi en retejo www.su.lt (same en litova kaj angla lingvoj ).
ALIĜ-KONTAKTADRESO: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio. Stratadreso de LEA estas: str. L.Zamenhofo 5, LT -44287 Kaunas, Litovio. Telefono de LEA estas +370-37-208503 ( landa kodo, urba kodo, numero). Telefakso estas: +370-37-228616. Retadreso de LEA estas :
litova.ea@mail.lt .
ALIĜILO al BET-43 en la dokumenta formo
BONVENON AL LITOVIO!
Organiza komitato
14.10.2006