Litova Esperanto-Asocio
Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-46
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo
Google
ARANĜOJ

   LEA 

   40-a BOATADO
Ĉi-jare Vilniusa Junulara Esperanto-klubo ¡°Juneco¡± organizas la 40-an BOATADO'n de la 2-a ĝis la 4-a de junio, kiu okazos  en Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtajtio.

Dum tri tagoj ni traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Eblos viziti muelejon de Ginuĉiai, kie okazos akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, en insulo de lago Baluoŝas ni festos naskiĝtagojn de naskiĝintoj en junio, okazos nokta promenado al la grandega monto Ladakalnis, baptado de unufojaj boatantoj.

Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin ĉiuvespere en tendarlokoj.

Dum Boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estos malpermesitaj kaj tion gardos la sekreta Verda policisto.

Kion kunporti? Manĝaĵon, d/trinkaĵon por vi mem kaj geamikoj, tendon, dormosakon, gantojn (por remado), varmajn vestojn, mantelon kontraŭ pluvo, sakon kontraŭ pluvo por aĵoj. Ne forgesu fortecon, bonan etoson kaj venu.

Ni renkontiĝos la 2-an de junio je la 11a horo en la arbareto de Paluŝe. Paluŝe situas je 5 kilometroj de la urbo Ignalina.

Kostoj por loĝantoj de Litovio:
1. Kotizo 25 lidoj;
2. Kaŭcio 20 lidoj, kiu estos repagita, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 10 Ld;
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 7 Ld.

Kostoj por aliaj landoj:
1. Kotizo 9 eŭroj;
2. Kaŭcio 7 eŭroj, kiu estos repagita, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 4 eŭrojn;
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 3 eŭrojn.

Se havas demandojn, proponojn, kontaktiĝu kun:
Olga, tel. h. (8-5) 23-31-498, +370 652-82374, stov@rambler.ru
Jolanta, tel. h. (8-5) 24-14-997, p. +370-684-98027, jolux@one.lt

Organizantoj



   40-a BOATADO (detala informo)

LEA

   RIDETO 2006

LEA


Copyright 1999-2010 Zeroboard / skin by piatty
(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: ds@esperanto.lt.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis
Baltaj Esperanto-Tagoj-46