Litova Esperanto-Asocio
Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-49
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo
Google
Baltiaj Esperanto-Tagoj 46

   LEA 

   BALTIAJ E-TAGOJ SUB AUSPICIOJ DE UEA
ARKONES KAJ BALTIAJ ESPERANTO-TAGOJ SUB AUSPICIOJ DE UEA

Du prestighaj Esperanto-aranghoj, ambau kun longa tradicio, ricevis auspiciojn de UEA por ilia chi-jara okazigo. La Estraro de UEA donis tiun specialan statuson al la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en la litova urbo Visaginas (26 junio – 4 julio) kaj al la 26-a ARKONES en la pola urbo Poznano (24-26 septembro).

La tradicio de Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) naskighis kiel Chebalta Studenta Esperanto-Tendaro en 1959 kaj dauras ekde tiam chiujare, escepte de du pauzoj. Komence la partoprenantoj venis el la baltaj respublikoj, sed baldau la arangho komencis altiri esperantistojn el la tuta tiama Sovetunio. Post la resendependigho de la baltaj shtatoj BET evoluis al vere internacia renkontigho kun richa programo. Al BET-46 oni atendas ch. 300 personojn el trideko da landoj.

ARKONES, t.e. ARtaj KONfrontoj en ESperanto, ghuas la auspiciojn de UEA la kvaran fojon. De kelkaj jaroj tiu chi arta kaj kleriga arangho okazas lige kun la autuna studsesio de la Interlingvistikaj Studoj che la Universitato Adam Mickiewicz, kies studentoj kaj instruistoj formas parton de la averaghe 200-kapa publiko kaj ankau kontribuas al la programo. Ankau pluraj funkciuloj de UEA prelegis en ARKONES, i.a. prezidanto Probal Dasgupta pasintjare.

Pli pri BET-46: http://www.esperanto.lt/
Pli pri ARKONES: http://www.arkones.org/

* Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 360, 2010-01-21


   INVITAS al MUZO-10

LEA

   Informado pri BET-46

LEA


Copyright 1999-2013 Zeroboard / skin by piatty
(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: chtaesok@hanmail.net.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis
Baltaj Esperanto-Tagoj 49