Pro tio, ke chi-jare nemultaj membroj de TEJHA - Tutmonda esperantista-jhurnalista asocio - veturos al chefurbo de Kubo Havano por partopreni la 95-an Universalan Kongreson de Esperanto, neformala jarkunveno de TEJHA okazos dum la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en urbo Visaginas situanta en nordorienta parto de Litovio - geografia centro de Europo. TEJHA estas registrita en Litovio kaj ghia sidejo estas en Vilnius. Oni planas labori dum du tagoj po du horojn. Krom pridiskuto de internaj aferoj de TEJHA estas antauvidata seminario por jhurnalistoj kun altnivelaj fakaj prelegoj eventuale kun traduko de/al litova lingvo.Chiu havos eblecon eldiri sian pozicion pri diversaj aspektoj de agado de TEJHA. Se necesos, eblos aranghi ankau pli multajn kunvenojn.La 8-an de Februaro, 2010 prezidanto de TEJHA Audrys ANTANAITIS dissendis cirkuleran leteron pri tio al chiuj membroj de TEJHA kun Informilo Nr.1 pri BET-46 suplemente.
Povilas JEGOROVAS
* LEAԿ ؼ Խù Ǿϴ (2010-02-19 20:21)