Litova Esperanto-Asocio
Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-46
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo
Google
Baltiaj Esperanto-Tagoj 46

   LEA 

   Mesagxo de UEA-prezidanto
SALUTO
        DE LA PREZIDANTO DE UEA

Estimataj partoprenantoj,

    En mia propra nomo kaj en tiu de Universala Esperanto-Asocio, mi havas la privilegion sendi salutmesaĝon al la 46aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazontaj inter la 26a de junio kaj la 4a de julio 2010, kaj deziri al vi sukcesan aranĝon.
    Mi aparte dankas la urbestron de Visaginas  Vytautas Račkauskas, la altan protektanton pro lia preteco afable gastigi la 46ajn BET, kiujn ĉi-foje aŭspicias nia Asocio.
    Oni permesu al mi kelkajn personajn komentojn. Mi estas fakulo pri la sanskritidaj lingvoj kaj akute konscias, ke mi alparolas homojn, kies lingvo konservis multajn pratrajtojn de la hindeŭropa lingvofamilio.  La grava litova pioniro Antanas Poška mentoris la bengalan Esperanto-pioniron Provat Ghose, tiamaniere establante gravan ligon inter niaj movadoj jam en la intermilita epoko.  Kiel bengalo, mi sentas min profunde ligita al la gravega litova movado en nia Esperanta mondo.
    Kompreneble ĉiuj en la movado scias, kian ikonan rolon la litova movado ludis en la lastaj jaroj, kaj mi ne dubas, ke ĝi restos unu el la gvidaj movadoj por ni ĉiuj.

    Altestime kaj bondezire salutas vin ĉiujn
 
Probal Dasgupta, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio


   Listo de la partoprenantoj de BET-46

LEA

   Fotaro pri BET-46

LEA


Copyright 1999-2010 Zeroboard / skin by piatty
(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: ds@esperanto.lt.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis
Baltaj Esperanto-Tagoj-46