Litova Esperanto-Asocio
Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-49
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo
Google

   LEA 

   Ruto levis esperon
Okaze de 80-jariĝo de organizita Esperanto-movado en nordlitovia urbo Siauliai kaj de BET-43 urba multjara esperantisto, inĝeniero, landesploristo Romualdas RUTKAUSKAS verkis dulingve (en litova lingvo kaj en Esperanto) historian kronologian libron pri urba Esperanto-movado "Ruto levis Esperon" ("Ruta kele vilti") ekde la apero de la unua lernolibro de Esperanto por litovoj ĝis la nunaj tagoj.

Estas priskribitaj agado kaj personoj, pasinto kaj nuntempo. "Ruto" estas titolo de la urba Esperanto-klubo.Tiun ĉi 160-paĝan libron eldonis "Ekspresyvus kontaktas", ĝin financis entrepreno "Siauliu plentas". La aŭtoro sian libron dediĉas krom 80-jariĝo de la urba esperantista societo ankaŭ al tre fama esperantisto de Siauliai Vincas VAITEKUNAS (1908-1987), kiu duonjarcenton gvidis urban Esperanto-movadon kaj kies 100-a datreveno proksimiĝas.

Enhavo de la libro estas jena: Antaŭparolo, Iomete pri la urbo de la Suno, Kun simbolo de la verda steleto, Plej fruaj Esperanto-ĝermoj en Siauliai, La unuaj Esperanto-paŝoj en la urbo, Organizita Esperanto-movado en Siauliai antaŭ milito, Jaroj de detruado, Restarigo de Esperanto-agado en Siauliai post la milito, Ree en sendependa Litovio, Postparolo, Resumo en la angla lingvo, Listo de memoraĵaj skizoj pri urbaj esperantistoj nin forlasintaj poreterne, Listo de literaturaj fontoj, Bibliografio, Indekso de personoj.

Libro estas ilustrita per 60 nigroblankaj fotoj kaj per 32 plenkoloraj fotoj. Ankaŭ estas publikigita himno de esperantistoj de Siauliai. Libro estas lanĉita dum BET-43 en Siauliai la 15-an de Julio, 2007. Eldonkvanto de la libro estas 800 ekz. Libron redaktis Petras CELIAUSKAS kaj Regina PETKEVICIENE. Libron eldoni helpis Fondaĵo de Norda Litovio. Libro estas rigide fortike bindita.

Sur la unua kovrilpaĝo estas plenkolora komuna foto de urbaj esperantistoj, sur la kvara kovrilpaĝo estas foto de la autoro kaj mallonga teksto pri li.Libro estas akirebla en Esperanto-klubo de Siauliai, en oficejoj de Litova Esperanto-Asocio en Kaunas kaj en Vilnius kaj en libroservo de UEA. Necesas aldoni, ke ĝi estas la unua historia libro pri urba Esperanto-movado en Litovio kaj estas bona vojmontra ekzemplo por aliaj litovaj urboj.

Povilas JEGOROVAS

* LEAԿ ؼ Խù Ǿϴ (2007-07-31 17:38)


   Amasa kaj sukcesa BET-43

LEA

   Turisma gvidilo pri Siauliai

LEA


Copyright 1999-2013 Zeroboard / skin by piatty
(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: chtaesok@hanmail.net.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis
Baltaj Esperanto-Tagoj 49