Litova Esperanto-Asocio
Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-46
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo
Google

   LEA 

   Lastaj informoj pri BET-43
1. Dumonata revuo de Litova Esperanto-Asocio "Litova stelo" en la Nr.3 ( 175 ) de 2007 publikigas informon pri BET-oj statistike kaj Tabelon de BET-oj.
2. Dumonata revuo de Litova Esperanto-Asocio "Litova stelo" en la Nr.4 ( 176 ) de 2007 publikigis ampleksan riche ilustritan artikolon de Povilas JEGOROVAS "Amasa kaj sukcesa kongreso BET-43", salutmesaĝon de Renato CORSETTI al BET-43 kaj Rezultojn de MUZO-2007.
3. Dumonata revuo de Esperanto-Asocio de Finnlando "Esperantolehti"  en la Nr.4 de 2007 publikigis artikolon de Tuomo GRUNDSTROM "Siauliai - urbo de katoj kaj multo cetera" pri BET-43, estas metita unu foto.
4. "Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio" en la Nr.4 ( 298 )  de 2007 publikigis artikolon de Ahto KALJUSAAR " BET-43 kunvenis en Siauliai" kun unu foto.
5. Informbulteno de Latvia Esperanto-Asocio "Latvia esperantisto" en la Nr-3/4 ( 90/91 ) publikigis tripaĝan artikolon de Margarita ZELVE "Baltiaj Esperanto-Tagoj en Siauliai" kun tri ilustraj fotoj.
6. Dumonata Rusia Esperanto-Gazeto de REU "Rego" en la Nr.5 ( 42 ) de 2007 sur la paĝoj 22-23 publikigis informon ""Arta Lumo" kaj BET en Kaliningrada tagjhurnalo".
7. Taggazeto de Kaliningrada regiono de Rusio "Kaliningradskaja pravda" la 31-an de Julio, 2007 en la Nr.139 ( 16817 ) publikigis artikoleton pri BET-43 en rusa lingvo de Irina KLIMOVICH "Bez jazikovych barjerov" kun unu foto.
8. Ĉiutaga gazeto de regiono Siauliai "Siauliu krastas" la 21-an de Julio, 2007 en la Nr.164 ( 4739 ) sur la unua kaj la kvina paĝoj publikigis ampleksan artikolon de ĵurnalistino Zivile KAVALIAUSKAITE "Esperantininkai baigia kongresa" kun du ilustraj fotoj.
9. Gazeto de distrikto Pasvalys "Pasvalio balsas" la 12-an de Julio, 2007 publikigis artikolon "Pasvalio esperantininkai dalyvaus Baltijos dienose".
10. La 14-an de Junio, 2007 konata kaj multjara esperantisto, Honora civitano de Siauliai, vicprezidanto de Organiza komitato de BET-43 Zenonas SABALYS partoprenis en televida elsendo "Kulturos mozaika" de regiona Siauliai-televido kaj rakontis pri okazonta BET-43.
11. Aliaj 16 litovlingvaj publikaĵoj pri BET-43 estas listigitaj en "Sagisto" Nr.7, trovebla en retejo www.esperanto.lt .

Povilas JEGOROVAS

* LEA´Ô¿¡ ÀÇÇØ¼­ °Ô½Ã¹° º¹»çµÇ¾ú½À´Ï´Ù (2007-12-11 20:38)


   Informoj pri BET-43

LEA


Copyright 1999-2010 Zeroboard / skin by piatty
(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: ds@esperanto.lt.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis
Baltaj Esperanto-Tagoj-46