Litova Esperanto-Asocio
Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-46
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo
Google

   LEA 

   Amasa kaj sukcesa BET-43
La 14-22-an de Julio, 2007 en nordlitovia urbo Siauliai okazis tradicia somera ĉiujara arangho de Baltiaj esperantistoj Baltiaj Esperanto-Tagoj-43. Tiu ĉi jam la 43-a tradicia aranĝo estis dediĉita al 80-jariĝo de organizita Esperanto-movado en Siauliai. La aranĝo okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Ĝin organizis Litova Esperanto-Asocio kune kun urba Esperanto-klubo "Ruto".

La aranĝon partoprenis 322 esperantistoj el 18 landoj (Litovio, Latvio, Pollando, Finnlando, Estonio, Belorusio, Rusio, Belgio, Germanio, Italio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Francio, Nederlando, Portugalio, Slovakio, Ukrainio, Svedio). Sekve, tiu ĉi BET fariĝis la plej amasa en tiu ĉi jardeko, jarcento kaj jarmilo. Litovion reprezentis esperantistoj el 23 urboj.

La aranĝo pasis en Fakultato de sociaj sciencoj de universitato de Siauliai. Alta protektanto de la aranĝo estis urbestro de Siauliai Genadijus MIKSYS. BET-43 ĝuis gravan helpon kaj ĉiuflankan subtenon flanke de la urbo, flanke de la universitato, flanke de la fakultato kaj de aliaj organizaĵoj kaj instancoj de Siauliai. Urbestro de Siauliai Genadijus MIKSYS mem partoprenis solenan inaŭguron de BET-43 kaj faris paroladon parte en Esperanto, ankaŭ aranĝis akcepton por 30-o da esperantistoj en la urbodomo. Ne mankis ankaŭ financa subteno kaj speciale subteno por kultura programo de la aranĝo flanke de urbaj artaj ensembloj kaj kolektivoj.

Al la BET-43 salutmesaĝojn sendis prezidanto de Litovia parlamento (Sejmo) Viktoras MUNTIANAS, prezidanto de UEA d-ro Renato CORSETTI, ĝenerala direktoro de UEA Osmo BULLER, la nepo de la kreinto de Esperanto Ludoviko ZAMENHOF d-ro Ludoviko ZALESKI-ZAMENHOF. Solenan inaŭguron partoprenis kaj faris sian paroladon plene en Esperanto vicrektoro de la universitato de Siauliai pri sciencaj aferoj prof. Vaclovas TRIČYS, ankaŭ dekano de la fakultato de sociaj sciencoj d-ro Teodoras TAMOSIUNAS krom salutparolado dum la solena inaŭguro post ĝi aranĝis abundan akcepton por ĉiuj partoprenantoj de BET-43. Solenan inaŭguron, krome, partoprenis honora civitano de Siauliai prof. habil. dr. Vytenis RIMKUS, honora civitano de Siauliai eksparlamentano kaj eksurbestro de Siauliai Kazimieras SAVINIS, direktoro de gimnazio de Julius JANONIS Rimas BUDRAITIS.

Programo de BET-43 estis kiel kutime tradicia. Someran universitaton gvidis prezidanto de Senato de la universitato de Siauliai vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio prof. habil. dr. Aloyzas GUDAVICIUS, estis legitaj 20 altnivelaj prelegoj pri la plej diversaj temoj (listo de prelegoj troveblas en la retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt kaj en la ĉiutaga gazeto de BET-43 "Sagisto" Nr.3) - prelegintoj estis el Litovio, Latvio, Estonio, Rusio, Finnlando, Slovakio, Belgio. Krome, okazis praktika trejnado pri Vikipedio gvidata de Yves NEVELSTEEN el Belgio. Dum la tuta periodo funkciis dunivelaj Esperanto-kursoj - du grupojn de komencantoj gvidis Stanislova ADOMAUSKIENE kaj Stanislava SOBANSKA, du grupojn de progresantoj gvidis Nina PIETUCHOWSKA (Pollando) kaj Aldis BUŜS (Latvio). Ĉion kunordigis Grazina OPULSKIENE.

Okaze de 80-jariĝo de organizita Esperanto-movado en Siauliai aperis dulingva (en litova kaj en Esperanto) historia libro de Romualdas RUTKAUSJKAS "Ruto levis Esperon" ("Ruta kele vilti"). Ĝi estis oficiale prezentita dum BET-43. Gastoj el rusa apudbaltmara urbo Kaliningrad eldonantoj de la revuo "La Ondo de Esperanto" kaj posedantoj de eldonejo "Sezonoj" Halina GORECKA kaj Aleksander KORJHENKOV dum BET-43 lanĉis novan trivoluman eldonon de "La Mastro de l' Ringoj" de J.R.R.TOLKIEN (La kunularo de l' ringo , La du turegoj kaj La reveno de la Reĝo). Tiu ĉi trivoluma eldono estis presita en litova urbo Kaunas, kovrilon aranĝis litova pentristo Vladimiras BERESNIOVAS. Honora Membro de UEA eksredaktoro de "Litova stelo" Petras CELIAUSKAS ĉiutage dum unu horo eksterlandajn partoprenantojn konatigis kun litova lingvo, literaturo kaj kulturo ĝenerale. Kaliningradanoj ankaŭ prezentis sian eldonejon "Sezonoj" kaj la revuon "La Ondo de Esperanto" kaj rilatajn agadojn. Ili ankaŭ gvidis literaturan kvizon. Kvizon pri ĝeneralaj temoj aranĝis Nora CARAGEA el Germanio. Ŝi ankaŭ gvidis komunajn ludojn por BET-anoj. Genovaite LIEPINIA demonstris du filmojn en Esperanto, kreitajn fare de ŝiaj lernejanoj. Michael CWIK el Belgio prezentis sian filmon pri Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj ankaŭ prelegis pri lingvaj problemoj en Eŭropa Unio. Katolikan Diservon en Esperanto en urba Katedralo celebris katolika pastro Valerijus RUDZINSKAS.

Enkadre de BET-43 okazis ĉi-jare post longa interrompo renovigitaj belartaj konkursoj "MUZO-2007", gvidataj de Jurate BARTASKIENE. El dek anoncitaj branĉoj konkurso okazis en kvar (Originala prozo, Originala poezio, Fotoj, Deklamado). Rezultoj de la konkurso estas jam anoncitaj, ili troveblas en retejo www.esperanto.lt . Pro manko de partoprenantoj konkurso ne okazis en branĉoj Kantoteksto, Melodio, Arta legado, Rakontado, Kantado kaj Pentraĵoj.

Dum BET-43 estis tre riĉa kultura kaj arta programo. Ĉiuvespere okazis diversaj koncertoj: de muzik-vokala ensemblo "Folk-Rom" el Pollando, de fakultata ensemblo "Kitava", de flutistino Lidija GOMOLICKAITE-GRUDZINSKAITE kaj versdeklamanto Marius DYGLYS, de ensemblo de kantelistinoj "Ausrine" kaj kantistino de urba konservatorio, de naciaj ensembloj de urba kultura centro "Selmiai" kaj "Va jaunas", de ensembloj "Zelmeneliai" kaj "Derme", de akordeonistoj de urba konservatorio, de ensemblo "Animo" el latva urbo Liepaja gvidata de Austre PUMPURE.

Krome, okazis unu tuttaga kaj kvar duontagaj ekskursoj (gvidis Romualdas RUTKAUSKAS, Vytautas SILAS, Zenonas SABALYS, Genovaite LIEPINIA k.a.). Ĉiutage funkciis riĉa libroservo, ĝin prizorgis Loreta SUKAITYTE. Eblis aboni "Litovan stelon". Oni povis vidi ekspozicietojn de Audrona SIDLAUSKIENE kaj Rimantas ENDRIULAITIS . Ĉiutage en 300 ekz. aperis kvarpaĝa kolora gazeto de BET-43 "Sagisto", kiun zorge redaktis Taesok CHOE, entute aperis sep numeroj, ĝi publikigis multajn valorajn kaj aktualajn informojn kaj multajn fotojn el la vivo de BET-43. Ĝi ankaŭ estas legebla en la retejo www.esperanto.lt.

Fakultato de sociaj sciencoj senpage permesis uzi ĉiujn modernajn teknikaĵojn kaj aliajn aferojn, por dispono de esperantistoj estis kelkdeko da komputiloj kun retaliro. Ĉiuj prelegejoj estis moderne ekipitaj per ĉiuj bezonataj teknikaĵoj.

Gravan helpon organizantoj de BET-43 havis flanke de urba turisma kaj informa centro de Siauliai. Ĝi je sia kosto eldonis en Esperanto 64-paĝan plenkoloran turisman gvidilon pri Siauliai, kiun senpage ricevis ĉiu partoprenanto de BET-43. Ankaŭ ĝi en sia retejo publikigis bazajn informojn pri BET-43 kaj profesie preparis ĉiujn itinerojn de ĉiuj ekskursoj kaj donis siajn ĉiĉeronojn, donacis al BET-anoj mapon de Siauliai.

Fine de la aranĝo ĉiu BET-ano ricevis Adresaron de ĉiuj partoprenantoj de BET-43. Ĉiu partoprenanto de BET-43 ricevis riĉenhavan valizeton (Fotolibreto pri Siauliai, Turisma gvidilo pri Siauliai, Mapo de Siauliai, Programo de BET-43, Speciala notlibreto, Speciala leterpapero, Speciala koverto, Folio pri fakultato, Plano de ekskursoj, Tekstoj de litovaj kantoj, Libreto por katolika Diservo, Persona shildeto k.s.). Fotolibreton pri Siauliai kun teksto inkluzive en Esperanto je sia kosto eldonis urba administracio de Siauliai kaj donacis al ĉiu partoprenanto de BET-43.

BET-43 altiris grandan atenton de lokaj kaj tutlandaj amaskomunikiloj (gazetaro, radioj, televidoj, retgazetoj, novaĵagentejoj k.s.). Aperis pli ol 20 ĝis nun konataj publikaĵoj, plejparto de ili estas listigita en la "Sagisto" Nr.7. Pliaj informoj sekvos. Litova Esperanto-Asocio detalan kaj ampleksan gazetaran komunikon pri BET-43 dissendis al pli ol 100 diversaj adresoj.

Pli detalajn kaj ampleksajn informojn pri BET-43 eblas trovi en retejo www.esperanto.lt. Ampleksa organiza komitato de BET-43 multe laboris preskaŭ dum jaro por sukcesigi la aranĝon. Precipe multe kontribuis sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Jurate PUPSTAITE kaj vicprezidanto de Organiza komitato de BET-43 honora civitano de urbo Siauliai Zenonas SABALYS.
Litova Esperanto-Asocio kore dankas al ĉiuj organizaĵoj kaj instancoj, kiuj helpis en organizaj preparlaboroj de BET-43, al ĉiuj esperantistaj organizantoj, al ĉiuj kontribuintoj al programo de BET-43, al ĉiuj partoprenintoj de BET-43 pro grava kaj bela aranĝo!

Sekva BET-44 okazos la 5-12-an de Julio, 2008 en latva urbo VENTSPILS. Bonvenon!

Povilas JEGOROVAS

* LEA´Ô¿¡ ÀÇÇØ¼­ °Ô½Ã¹° º¹»çµÇ¾ú½À´Ï´Ù (2007-07-31 17:38)


   Fotoj el BET-43

LEA

   Ruto levis esperon

LEA


Copyright 1999-2010 Zeroboard / skin by piatty
(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: ds@esperanto.lt.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis
Baltaj Esperanto-Tagoj-46