Okaze de BET-43 Turisma informcentro de Siauliai eldonis 64-paĝan plenkoloran informan libreton en Esperanto "Siauliai. Turisma gvidilo". Ĝi estas eldonita en 500 ekz. Libreton al Esperanto tradukis Zenonas SABALYS, helpis Romualdas RUTKAUSKAS, Klaudija MARGEVICIENE, Raimonda VINCERAUSKIENE. Eldonaĵon financis Ministerio pri mastrumado de Litovio. Tiun ĉi gvidilon donace ricevis ĉiu partopreninto de la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazintaj la 14-22-an de Julio, 2007 en Siauliai.
Libreto komenciĝas per bonvena vorto de la urbestro de Siauliai Genadijus MIKSYS. Ĝia enhavo estas jena: Esencaj faktoj pri Siauliai, Utilaj informoj, Transporto, Itinerskemo de socia transporto, Vizitindaj lokoj/Itineroj, Muzeoj, Kultura vivo, Mapo de urbo Siauliai, Ekskursoj, Vojaĝoj, Aĉetado, Libertempo, Nutrado, Loĝigo, Kamparaj turismaj hejmoj, Turismaj informcentroj de Litovio, Litoviaj turismaj informcentroj eksterlande, Turismaj informejoj en distrikto de Siauliai, Mapo de distrikto de Siauliai. Libreto estas riĉe ilustrita.
Povilas JEGOROVAS
* LEA´Ô¿¡ ÀÇÇØ¼ °Ô½Ã¹° º¹»çµÇ¾ú½À´Ï´Ù (2007-07-31 17:38) |