pri la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-43)
La 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-43) okazos la 14-22-an de Julio, 2007 en nordlitovia urbo Šiauliai, en Fakultato de sociaj sciencoj de la universitato (str. Architektų 1).
Ĉi-jare BET estas dediĉita al 80-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Šiauliai.
Veno al la aranĝo la 13-an kaj la 14-an de Julio, forveturo la 22-an de Julio.
Ĝis hodiaŭa tago al BET-43 aliĝis pli ol 200 personoj el 15 landoj. Aliĝoj ankoraŭ ĉiutage venas. Ni antaŭvidas ĉirkaŭ 250 partoprenantojn de BET-43.
Partoprenantoj de BET-43 loĝos en studentaj domoj de la universitato (str. Dubijos 1A kaj 1B), en junulara noktodomo de urba kolegio (str. Tilžės 159) kaj en studentaj domoj de urba kolegio (str. M.K.Čiurlionio 18 kaj 20). Eblas loĝi ankaŭ en urbaj hoteloj. Ĉiuj programeroj okazos en Fakultato de sociaj sciencoj de la universitato krom kelkaj aparte indikitaj esceptoj. En Fakultato de sociaj sciencoj konstante funkcios Organiza komitato de BET-43, redakcio de gazeto de BET-43 kaj riĉa libroservo.
Matenmanĝo kaj vespermanĝo ne estas organizita. Tagmanĝo por dezirantoj estas organizita kaj antaŭpagita en manĝejo de la Fakultato. Menuo estas egala por ĉiuj. Ankaŭ funkcios bufedo. La 14-an de Julio manĝejo ne funkcios, sed inter 10 kaj 17 horoj estos bufedo. Manĝejo kaj bufedo ankaŭ ne funkcios merkrede, la 18-an de Julio, t.e. dum la ekskursa tago. La 22-an de Julio funkcios nek manĝejo, nek bufedo.
Šiauliai estas atingebla buse, trajne, aŭtomobile. Busoj el litova ĉefurbo Vilnius al Šiauliai veturas 15-foje tage praktike ĉiuhore (la unua estas je la 6.30 horo, la lasta je la 19.05 horo). Busaj biletoj kostas inter 36 kaj 39 lidoj. Trajnoj el Vilnius al Šiauliai veturas ĉiutage je la 6.45 horo kaj je la 17.00 horo. Krome, vendrede kaj dimanĉe estas trajno Vilnius – Šiauliai (tra Kaunas) je la 13.50 horo. Trajnaj biletoj kostas inter 25 kaj 29 lidoj. Busoj el Kaunas al Šiauliai veturas 21-foje tage (la unua estas je la 5.20 horo, la lasta estas je la 20.05 horo). Bileto kostas 27 lidojn. El urbocentro de Šiauliai al la loko de BET-43 veturu per urba buso aŭ mikrobuso Nr.12 ĝis fina haltejo. Busa enurba unufoja bileto kostas 1 lidon, mikrobusa – 1,30 lidojn. Busaj biletoj aĉeteblas en gazetaraj butikoj kaj en la busoj mem. Biletoj por mikrobusoj aĉeteblas nur ĉe la ŝoforo. Busoj haltas nur en la difinitaj lokoj – haltejoj, mikrobusoj haltas laŭpete. Bonvole ĉiuj atingu la lokon de BET-43 memstare. Ni ne havas eblecon renkonti Vin en stacidomoj kaj flughavenoj.
Ekde la 10-a de Julio Organiza komitato de BET-43 funkcios jam en Šiauliai, en Fakultato de sociaj sciencoj de la universitato. Portebla telefono de prezidanto de Organiza komitato de BET-43 Povilas JEGOROVAS estas +370 687 12219. Retadreso de Organiza komitato estas litova.ea@mail.lt. Ĉiujn aktualajn informojn pri BET-43 eblas trovi en retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt, rubriko BET-43 (maldekstre sur la ekrano de la komputilo). Tie estas trovebla ankaŭ urba transporta mapo.
La 13-an de Julio (vendrede) kaj la 14-an de Julio (sabate) ekde la 8-a ĝis la 22-a horo en Fakultato de sociaj sciencoj okazos registrado de venantaj partoprenantoj de BET-43, loĝigo, eblos havi diversajn informojn. Dum registrado Vi registros Vian alvenon, ricevos pakaĵon kun diversa materialo, programon de BET-43, karton kun notita Via loĝdomo kaj ĉambro, loko de tagmanĝoj, kuponojn por tagmanĝoj k.s. Ĉiuj, kiuj ne pagis anticipe aliĝkotizon, loĝadon kaj manĝadon aŭ pagis neplene, dum registrado devos pagi ĉion konforme al kategorio kaj periodo. Novaj anticipe nealiĝintaj personoj plenigos aliĝilojn. Malfruiĝintoj povos registri partoprenon en BET-43 ankaŭ dum postaj tagoj. Registriĝo por la ekskursoj kaj pago okazos aparte dum la aranĝo.
La 14-an de Julio (sabate) vespere je la 19-a horo estas antaŭvidita komuna organiza kunveno de partoprenantoj. Dum tiu ĉi kunveno Vi ricevos necesajn praktikajn informojn. Poste la saman tagon okazos koncerto kaj libera interkona vespero sen fiksita programo.
La 15-an de Julio (dimanĉe) komenciĝos laboro de BET-43 kaj estas antaŭvidita organiza tempo por diversaj programeroj kaj por prepariĝo al solena inaŭguro de BET-43.
Solena inaŭguro de BET-43 okazos la 15-an de Julio (dimanĉe) je la 14-a horo en ĉefa salono de la fakultato.
Solena fermo de BET-43 okazos la 21-an de Julio (sabate) je la 14.00 horo en la sama loko.
La 19-an de Julio (ĵaŭde) je la 14-a horo okazos katolika Diservo en Esperanto en urba katedralo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo (Aušros takas 3). Ĝin gvidos katolika pastro Valerijus RUDZINSKAS.
La 18-an de Julio (merkrede) estos ekskurso dum la tuta tago por dezirantoj. Alia programo tiutage forestos. Dum aliaj tagoj okazos kelkaj surlokaj duontagaj ekskursoj.
Bonvolu veturigi vendotaĵojn por libroservo, ekspoziciaĵojn, E-filmojn, lumbildojn.
La programo de la aranĝo estos riĉa kaj interesa.
Ĉiutage aperos gazeto de BET-43. Tie Vi trovos ĉiujn aktualajhojn, informojn, anoncojn pri salonoj, eventualajn ŝanĝojn de la programo, precizigojn, prilumon de BET-43 k.s. Uzu la gazeton por diversaj anoncoj, proponoj, informu en ĝi pri la jam okazintaj programeroj k.s. Ĝi estas Via gazeto, tial bonvolu anticipe prepariĝi kunlabori kun ĝi. Ni antaŭvidas, ke la gazeto estos 1-4-paĝa depende de Via aktiveco, de la prezentita materialo por ĝi.
Laborlingvo de la aranĝo estas Esperanto.
Poŝta adreso de la aranĝo estas : BET-43, str. Architektų 1, LT-78366 Šiauliai, Litovio.
Dum BET-43 funkcios ekspozicietoj.
Monon eblos ŝanĝi en urbaj bankoj.
Elektra tensio en Litovio ĝenerale estas 220-volta.
Nacia mono en Litovio estas lido kaj cendo. Unu lido egalas al 100 cendoj. Unu eŭro egalas al 3,45 lidoj, unu lido egalas al 0,29 eŭroj. La kurzo estas fiksita kaj ne ŝanĝiĝas.
Poŝtaj tarifoj en Litovio estas jenaj: poŝtkarto en Litovio kostas 0,80 lidojn, eksterlanden – 1 lido, eksterlanden aere – 1,20 lidojn. Simpla ĝis 20-grama letero en Litovio kostas 1 lidon, eksterlanden – 1,30 lidojn, eksterlanden aere – 1,70 lidojn. Oni devas plusi prezon de koverto.
Organiza komitato de BET-43 petas Vin esti atentemaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj, ĝustatempaj.
Fine de la aranĝo ĉiu ricevos plenan liston de partoprenantoj kun adresoj.
Dum la aranĝo sekvu anoncojn sur la anonctabulo.
Prepariĝu aktive labori dum BET-43. Sukceso de la aranĝo dependas de ĉiuj partoprenantoj.
BONVENON AL ŠIAULIAI!
Organiza komitato 25.06.2007
* LEA´Ô¿¡ ÀÇÇØ¼ °Ô½Ã¹° À̵¿µÇ¾ú½À´Ï´Ù (2007-06-27 04:35) |