Litova Esperanto-Asocio
Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  BET-46
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo
Google

   LEA 

   Adresaro de BET-43
En retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt en rubriko BET-43 (maldekstre sur la ekrano de la komputilo) aperis listo de ĝishodiaŭaj (28.06.2007) aliĝintoj al BET-43 kun adresoj kaj retadresoj. Entute por hodiaŭa tago estas 206 aliĝintoj el 15 landoj (Aŭstrio, Belgio, Belorusio, Ĉeĥio, Estonio, Finnlando, Germanio, Francio, Latvio, Litovio, Pollando, Rusio, Nederlando, Portugalio, Ukrainio).

Ni havas informojn pri estonta aliĝo de ankoraŭ kelkaj dekoj de esperantistoj el kelkaj landoj, tial definitiva kvanto de partoprenantoj de BET-43 sendube estos pli ol 250 personoj. Tiu ĉi Adresaro konstante estos renovigata kaj aktualigata kaj ĝisdatigata. Dum BET-43 post enigo en la liston de ĉiuj surlokaj aliĝoj Adresaro estos presita kaj ĉiu partoprenanto de BET-43 ricevos ĝin fine de la aranĝo.

Se Vi rimarkos erarojn en la listo (ĉu en nomoj kaj familinomoj, ĉu en adresoj, ĉu en retadresoj) bonvolu pri tio atentigi Litovan Esperanto-Asocion laŭ retadreso litova.ea@mail.lt  

Litova Esperanto-Asocio kore invitas pliajn esperantistojn el diversaj landoj aliĝi al BET-43 kaj partopreni tiun ĉi gravan kaj interesan aranĝon.
Povilas JEGOROVAS


   INFORMILO N-ro 2

LEA

   Daŭra informado pri BET-43

LEA


Copyright 1999-2010 Zeroboard / skin by piatty
(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: ds@esperanto.lt.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis
Baltaj Esperanto-Tagoj-46