|
|
|
57a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
Dato kaj loko
03 - 10 julio 2004,
Kretinga, Litovio
Kongrestemo
"La malbonon venku per la bono"
(Beata Jurgis Matulaitis)
Kongresurbo
Kretinga estas administra centro de distrikto en Okcidenta Litovio, t.n. Ĵemajtio. Legendo diras, ke fondinto de la urbo estis gota reĝo Armono, posteulo el gento Grutingoj. En la IV jc. li venis tien kaj ravita per beleco de naturo kaj ĝia riĉeco, li konstruis tie kastelon Grutinga. De tio devenas la nuna urbonomo Kretinga, kiu havas longajn kaj profundajn tradiciojn de la kulturo. La unuan fojon en dokumentoj Kretinga estas menciita en la jaro 1253.
Ĉarma panoramo de Kretinga etendiĝas el turo de la preĝejo de Anunciacio al S-ta Virgulino Maria. Internon de la preĝejo, en kiu okazos kongresaj diservoj, ornamas unikaj kreaĵoj de lignoplastiko. Al la preĝejo sin apogas franciskana monaĥejo kaj en valo malantaŭ la preĝejo troviĝas Groto de Lurdo. Pri spirita vivo en Kretinga zorgas dek unu katolikaj pastroj, unu luterana pastro, monaĥoj franciskanoj kaj fratinoj franciskaninoj, fratinoj terezinoj kaj fratinoj de s-ta Klara.
En blazono de Kretinga oni vidas S-tan Virgulinon Maria, sur la manoj tenanta la bebon Jesuon. Tiu ĉi simbolo en la blazono estas ligita kun franciskanoj, kiuj antaŭ longe ekloĝis en Kretinga En privilegio de la jaro 1609 pri Magdeburgaj Rajtoj S-ta Virgulino Maria estas nomata Protektantino de la preĝejo kaj de la urbo.
En la urbo kaj en ĝia proksimeco ekzistas multaj vidindaĵoj, kun kiuj la kongresanoj konatiĝos.
Vintra Ĝardeno kaj urba muzeo en Kretinga
Kongresejo
La kongresejon prezentas al Vi la suba bildo. Ĝi estas konstruaĵo de Instituto de Teologiaj Studoj de Sankta Antonio. Tie estas salono por 250 personoj (kongresejo) kaj du-tri-kvar-litaj ĉambroj por 60 personoj kun lavejoj. Necesejoj kaj duŝejoj estas en koridoro. Pliaj loĝlokoj por 150 personoj en kvarlitaj ĉambroj estas en Agrikultura Lernejo, nur je kvinminuta piedira distanco de la kongresejo. Por 6 pastroj estas ebleco loĝi en tute apuda franciskana monaĥejo. Pli komfortemaj personoj, kiuj emas plie pagi, povas loĝi en Hotelo Gelmė, kie ekzistas 7 dulitaj ĉambroj, inter ili du luksaj. La manĝejo por la kongresanoj troviĝas apud la kongresejo.
Instituto de S-ta Antonio - Konbgresejo de la 57a IKUE-Kongreso 2004
Antaŭ- kaj post- kongresoj
Antaŭkongreso. Vilnius (Ĉefurbo) - Klaipėda (survoje vidindaĵoj laŭ rivero Nemunas) - Juodkrantė - Nida -Kretinga.
Postkongreso. Kaunas (Paĵaislis-monaĥejo kaj malnova urbo) - Vilnius (malnova urbo, Pordego de Aŭroro kaj Vilnius-Kalvario).
Ambaŭ ekskursoj daŭras po du tagoj kaj ne estas enkalkulitaj en la kongreskotizon; ili okazos, se aliĝos ne malpli ol 30 personoj.
Kiel postkongreson oni ankaŭ povas partopreni Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-40), kiuj okazos de la 10a ĝis la 16a de julio en 2004, en Litovio.
Kongresaj kotizoj
pageblaj en litovaj lidoj (LTL) aŭ eŭroj (EŬR)
Tarifo A: Ĉiuj landoj sen B.
Tarifo B: Eŭropa Unio (stato 2003), Skandinavio, Nord-Ameriko.
1. Aliĝ-kotizo (ne repagebla) por ĉiu persono pagenda antaŭ kongreso
ĝis 31 03 2004 A: 10,- EŬR, B: 20,- EŬR,
ĝis 31 05 2004 A: 15,- EŬR, B: 30,- EŬR,
ĝis 01 06 2004 A: 20,- EŬR, B: 40,- EŬR.
Gejunuloj malpli ol 25-jaraĝaj ĝuas 50% rabaton de la koncerna kotizo laŭ grupo/periodo.
2. Kongresa kotizo pagenda en la kongresejo (inkluzivas tranoktojn, manĝojn kaj ekskursojn, ne inkluzivas antaŭ- kaj post- kongresojn)
A: 100,- EŬR, gejunuloj 70,- EŬR,
B: 150,- EŬR, gejunuloj 100,- EŬR;
Nur manĝoj sen tranoktoj:
A: 50,- EŬR, B: 80,- EŬR
3. Prezoj en Hotelo "Gelmė" por 7 noktoj
(pagendaj en la kongreso, alkalkulu eblan inflacion):
- luksa ĉambro dulita 360,- EŬR.
- simpla dulita ĉambro 280,- EŬR.
Grava atentigo! La menciitaj kotizoj inkluzivas neniun asekuron. Ĉiu kongresano por kongresaj tagoj prizorgu por si la asekuron (precipe sanitaran) en sia lando.
La aliĝon oni traktos kiel validan post ricevo de aliĝ-kotizo. Aliĝ-kotizon oni povas sendi al banka konto de Laurynas Algimantas Skūpas: kontnumero 10014558095, bankokodo 73000, Hansa LTB, SWIFT: HBALT22; oni devas sendi tra banko korespondento DEUTSCHE BANK AG. Frankfurt / Main SWIFT: DEUTDEFF BLZ 500 700 10 aŭ al UEA-konto: skup-y, aŭ per poŝtmandato je nomo kaj adreso: Laurynas Algimantas Skūpas, str. A.Stulginskio 4-13, LT-2001 Vilnius. Litovio. Al jena adreso sendu aliĝilojn kaj (kun ebla risko de la sendinto) oni povas sendi la aliĝ-kotizon en bone pakita kaj registrite sendita leter-koverto.
Aliĝilo en PDF
http://www.ikue.org/kong2004/aligilo2004.pdf
Responsulo de LKK
Doc. Laurynas Skūpas,
A.Stulginskio 4-13, LT-2001 Vilnius, Litovio
skupasl@yahoo.fr; aidute@mail.lt
Informoj pri la 57a Kongreso de IKUE
TTT-paĝoj: http://www.ikue.org
|