Anoncoj Novaĵoj Aranĝoj Dokumentoj Fotoalbumo Libere skribu Korespondi
  Kas yra esperanto
  Koncize pri Litovio
  Asocio  |  Junularo
  Organizoj
  Membriĝo
  Revuo Litova Stelo
  Libroservo
  UK 2005 Vilnius
  Arkivo de retpaĝoj
  Utilaj ligoj
  Vortaro Esp.-Lt
  Konverti al unikodo

40-aj Jubileaj Baltiaj Esperanto-Tagoj                             Informilo n-ro 1    n-ro 2

Litova Esperanto-Asocio invitas vin partopreni vicajn ĉiujarajn somerajn jubileajn tradiciajn la 40-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-40).

DATO: 10-18 julio 2004. Veni al la aranĝo eblas jam la 9-an de julio.

CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektighi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon.

LOKO: BET-40 okazos en la malgranda urbeto Birštonas, kiu situas 40 kilometrojn for de Kaunas kaj 90 kilometrojn for de Vilnius apud la ĉefa rivero de Litovio Nemunas. En la urbeto loĝas 4300 loĝantoj, ĝi okupas 13 kvadratajn kilometrojn de areo. La urbeto estas en la suda parto de Litovio, ĝi situas en la centro de la regiona nacia parko, ĉirkaŭita de belegaj pinarbaroj. Birštonas estas fama kuracloko de Litovio. La ĉefa lokalo de BET-40 estos la sanatorio Versme, kie loĝos kaj laboros partoprenantoj de la aranĝo. Urbo kaj sanatorio estas ideala loko por laboro kaj ripozo. La loko estas atingebla buse kaj automobile. Kontraŭ aparta pago eblos uzi diversajn kuracajn kaj sanigajn procedurojn de la sanatorio, naĝejon, saŭnon, sportan salonon. Eblos rajdi per ĉevaloj, veturi per ĉaro, lui biciklojn, boatojn k.s.

PARTOPRENO: ni invitas ĉiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj chirkaŭ la Balta Maro, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto da partoprenantoj ne estas limigita.

ANTAŬ BET-40 la 3-10-an de Julio, 2004 en la litovia apudmara urbo Kretinga okazos vica la 57-a kongreso de IKUE. Do, ĉiuj partoprenontoj de tiu ĉi kongreso ankaŭ estas invitataj al BET-40 kaj povas uzi tiun ĉi aranĝon kiel postkongreson.

ALIĜKOTIZO:
a) 30 lidoj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio.
b) 40 lidoj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.
c) 50 lidoj por esperantistoj el ekssocialismaj eŭropaj landoj.
d) 60 lidoj por okcidentanoj kaj egaluloj.
Infanoj kaj gejunuloj ĝis 16-jaraj aliĝkotizon ne pagas. Lernejanoj kaj studentoj pagas duonon de la baza kotizo (15, 20, 25, 30 lidoj). Pageblas en ajna konvertebla valuto. Unu eŭro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta kaj ne ŝanĝiĝas.

ALIĜO: por aliĝi necesas plenigi aliĝilon kaj sendi ĝin al Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas aliĝi telefakse 370-37-228616 aŭ rete al litova.ea@mail.lt . Samtempe pagu aliĝkotizon. Aliĝiloj riceveblas ĉe LEA.
ALIĜILO al BET-40 en la dokumenta formo.

PAGEBLECOJ:
1) sendi poŝte al Litova Esperanto-Asocio (al ties sekretariino Aida CIZIKAITE).
2) ĝiri al la konto de Litova Esperanto-Asocio litv-s ĉe UEA en Roterdamo, Nederlando.
3) pagi per kontanta mono en la Oficejo de LEA en Kaunas, str. L.Zamenhofo 5 aŭ en ties filio en Vilnius, Gedimino av. 19 ( eniro de Nacia Operejo, ĉambro 122 sur la teretaĝo).
4) interkonsenti kun la Organiza Komitato pri alia pagmaniero.
5) esceptokaze konsente de OK pagi surloke ĉe veno al la arangco, se ne eblas anticipa pago. Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).

LOĜADO: ekzistas kelkaj loĝeblecoj:
1) en dulitaj ĉambroj de la sanatorio "Versme" (duŝejo kaj necesejo por ĉiu ĉambro). Unu nokto por unu persono kostas 40 lidojn.
2) en unulitaj ĉambroj de la sanatorio "Versme" (krome estas televidilo kaj fridujo). Unu nokto kostas 70 lidojn.
3) en luksaj apartamentoj el du ĉambroj de la sanatorio "Versme" por unu persono. Unu nokto kostas 110 lidojn.
4) en luksaj apartamentoj el du ĉambroj de la sanatorio "Versme" por du personoj. Unu nokto por unu persono kostas 70 lidojn (tuta apartamento - 140 lidojn).
5) en luksaj apartamentoj el du ĉambroj de la sanatorio "Versme" por tri personoj. Unu nokto por unu persono kostas 55 lidojn (tuta apartamento - 160 lidojn).
6) en dulitaj ĉambroj de aliaj sanatorioj. Unu nokto por unu persono kostas 40 lidojn.
7) en du kaj trilitaj ĉambroj de sportista komunloĝejo ( duŝejo kaj necesejo en koridoro). Unu nokto por unu persono kostas 20 lidojn.
8) eblas mendi ĉambrojn en urbaj hoteloj. Prezoj varias ekde 40 ĝis 150 lidojn por unu persono.
Litova Esperanto-Asocio esperas havi signifan subtenon de kelkaj fontoj por la aranĝo, tial efektive loĝado por aliĝontoj en kategorioj A,B,C kostos grave malpli.
Pagu same kiel aliĝkotizon, dezirinde laŭeble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankau surloke veninte dum registrado.

MANĜADO: en la manĝejo de la sanatorio "Versme" organizite. Tri manĝoj tage. Eblos organizi vegetaran manĝon. Unutaga trifoja manĝado kostos 35 lidojn (ĉirkaŭ 10 eŭrojn). Pro eventuala subvencio manĝado por esperantistoj de aliĝkategorioj A, B, C, plej verŝajne, kostos multe malpli.
Pagu same kiel aliĝkotizon, laŭeble pli frue, esceptokaze eblos pagi ankaŭ surloke veninte dum la registrado.

GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la aranĝo aŭ/kaj signife helpos organize, pro loĝado kaj manĝado ne pagos.

PROGRAMO: tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, eventuale pupteatra spektaklo, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj al Kaunas kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, baza konatiĝo kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero. Enkadre de BET-40 okazos vica Balta Esperanto-Forumo.
La Organiza Komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinproponojn.

VIZOJ: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de multaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton.

ALIAJ GRAVAĴOJ: Komence de junio, 2004 ĉiu aliĝinto ricevos Informilon N-ro 2 kun pli detalaj kaj aktualaj informoj pri BET. Ni antaŭvidas eldonon de ĉiutaga gazeto dum la tuta periodo de la aranĝo.

KONTAKTADRESO: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio. Stratadreso de LEA estas: str. L.Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio. Telefono de LEA estas 370-37-208503 (landa kodo, urba kodo, numero). Telefakso estas: 370-37-228616. Retadreso de LEA estas: litova.ea@mail.lt.
(c) Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt
La retejon prizorgas
CHOE Taesok: ds@chojus.com.
Ekesto: 1996 fare de Marijus Banaitis